Movada vidpunkto

Movada vidpunkto

By Eva & Julia & JohannesSociety & Culture
Download on the App Store

Movada vidpunkto episodes

  • MvP020 Esperanto Urbo Herzberg
    Multaj Esperantistoj jam aŭdis pri la Esperanto Urbo Herzberg am Harz. Ni parolas kun du ĉefaj reprezentantoj de ĝi. Pro persistema laboro Esperanto fariĝis identecdifina afero por urbo meze de Germanio en la koro de Eŭropo. Kiel tio okazis, kaj kion tio signifas por la ĉiutaga vivo en la urbo. Kiel Esperantistoj povas viziti la urbon ĉu por unu tago ĉu por kelkmonata volontula laboro. Ĉu eĉ estas konsiderinde translokiĝi tien?
    1 hr 18 min
  • MvP019 Biologia terminaro
    Ofte Esperantistoj volas uzi Esperanton por siaj ŝatokupoj foje tre specialaj kaj altnivelaj. Ĉiuj, kiuj tion provas konas la problemon pri terminologio. Ni tradiskutas tion kun nia gasto, konata de la podkasto "Varsovia Vento", kiu ankaŭ okupiĝas pasie pri teminologie malfacila temo: botaniko
    1 hr 11 min
  • MvP018 Esperanto kaj scienco
    Dum la Konferenco pri la apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko ni parolis kun du spertaj Esperantistoj, kiuj okupiĝas dum multaj jaroj pri Esperanto kaj scienco. Kio estas la rilato inter Esperanto kaj scienco. Ĉu esperanto estas taŭga lingvo por scienco? Kion la Esperanto-movado faru por plivalorigi Esperanton por aplikado en scienco.
    55 min
  • MvP017 Programo Mia Amiko
    La programo "Mia Amiko" estas lernprogramo por lerni Esperanton kaj ankaŭ pri la Esperanto-movado. Ne temas pri komputila programo, sed pri programo ke komencantoj estu akompanataj de jam spertaj Esperantisto. Ni parolas kun juna homo, kiu pere de tiu programo lernis Esperanton kaj intertempe akompanadas novajn komencantojn.
    45 min
  • 016 UK 104 en Lahti
    Dum UK 103a ni parolos pri la venonta UK en Lahti kun ties LKKestro. Kio estas la historio de la Finna movado — Kiel alvenis la UK 104a al Lahti — Kia estas la urbo ­— Kia estas la kongresejoj — Kiajn turismajn alogaĵojn havas la regiono.
    1 hr 1 min
  • 015 Aleks Kadar – Ĝenerala sekretario de UEA
    Dum la Trilanda Kongreso en Zweibrücken ni kaptis la okazon interparoli kun la ĝenerala sekretario de UEA. Kiel statas la situacio en Roterdamo ­— Kio estas la planoj por la estonteco — Kiel evoluas la aktivula trejnado, ekzemple la AMO-seminario — Kiel statas la aktivaĵo de UEA in la interreto — Kio pri UK en Afriko
    44 min
  • MvP014 Esperanto kaj interreto
    Dum la Trilanda Kongreso 2018 en Zweibrücken, Germanio ni diskutis sur la podio pri la eble ne uzata potencialo de la interreto por la Esperanto movado.
    Sur la scenejo kun ni diskutis Chuck Smith kaj Lu Wunsch-Rolshoven. Krome kontribuis al la diskuto homoj de la loka publiko kaj tujaj aŭskultantoj pere de la interreto.
    1 hr 58 min
  • MvP013 Muzaiko
    La reta radistacio Muzaiko rapide fariĝis grava instanco de la Esperanto-kulturo. Ĝi dum pli ol kvin jaroj funkciis stabile tiel ke homoj ekkonsideris ĝin memkompreneblaĵoj. Tamen ĝi fakte estis funkciigita per sufiĉe malgranda grupo de engaĝitaj entuziasmuloj. Pasintjare subite Muzaiko ekhavis kelkajn problemojn, kiuj levis la demandon al ĝia estonteco.
    Ni diskutas kun Muzaikanoj de kie venas Muzaiko, kiel ĝi funkcias kaj kia povas aspekti prospra estonteco de ĝi.
    1 hr 4 min
  • MvP012 Umujo
    Umujo, nova reta revuo en Esperanto, venas de la aktivaĵoj en la furoranta mesaĝilo Telegram. Ĝi aperas regule elektronike kaj kontribuas homoj el diversaj landoj de la mondo. La tuta kunordigado okazas per komunikado en Telegram. Ĝis nun Umujo uzas nur publikajn infrastrukturojn por eviti la devon prizorgi propran. Ni parolas kun unu el la kunordigantoj, Martin Haase, Esperantisma veterano, kiun ni denove renkontis en la 33a ĥaoskomunika kongreso 33c3.
    49 min
  • MvP011 ELiSo
    Dum KAEST 2016 ni parolis pri organizo kiu okupiĝas pri Esperanto kaj Libera Scio, ELiSo. Ĝi estas partnera organizo de Wikimedia kaj do strebas diskonigi Esperanton en projektoj de Wikimedia, ekzemple Vikibedio aŭ Vikidata. Kaj inverse ĝi strebas diskonigi konojn pri la Wikimedia projektoj ene de Esperantujo tiel ke laŭeble plejmulte da Esperantistoj povu kontribui al la Wikimediaj projektoj. Ni parolis pri kunfondinto de ELiSo, KuboF, kiu havas grandan sperton pri kontribuado al Vikipedio kaj aliaj Wikimediaj projektoj.
    50 min

About Movada vidpunkto

From the publisher's feed

Podkasto el la movada vidpunkto