Movada vidpunkto

Movada vidpunkto

By Eva & Julia & JohannesSociety & Culture
Download on the App Store

Movada vidpunkto episodes

  • MvP010 Amikumu
    Somere 2016 ekestis la ideo krei apon, kiu ebligas al Esperantistoj dinamike ekscii, ĉu kaj kiuj aliaj Esperantistoj troviĝas en onia proksimeco. Nuntempe Chuck Smith kaj Evildea, du tre aktivaj Esperantistoj, gvidas teamon por realigi tiun ideon. Ni parolas kun ili kaj kun niaj tujaj aŭskultantoj pri la konkretaj planoj, la financado, la nuna stato kaj aliaj priaj aferoj.
    Ni ekscias, ke la apo nur en la unua fazo celas nur Esperantistojn, sed poste ankaŭ homojn de aliaj lingvoj, kiuj volas renkontiĝi kun homoj kun similaj interesoj. La 18an de oktobro 2016 komenciĝas amasfinancada kampanjo ĉe Kickstarter. Do se vi volas subteni la projekton, tio estus unu eblo. Pri ligiloj rigardu la notojn sur la epizoda paĝo
    1 hr 26 min
  • MvP009 Resumo pri UK101
    Kelkajn tagojn post reveno de UK ni renkontiĝis en nia hejma studio kun Alois Eder por resume diskuti pri UK101. En la fluo de nia diskuto ni ankaŭ priparolas defiojn kaj ŝancojn de Esperantujo en la proksima estonteco.
    1 hr 58 min
  • MvP008 Esperanta kulturo
    Ni invitis meritajn Esperantistojn por diskuti la evoluon de Esperanta kulturo en nuna tempo. Kiel la pli vasta uzo de la interreto devigas Esperanto-kulturon adaptiĝi, kian influon havas la novaj retaj kursoj kiel Duolingo? Kiel ni konstruas pontojn inter la tradiciaj Esperantistoj kaj la novaperantaj en interretaj platformoj kiel Youtube?
    1 hr 34 min
  • MvP007 UK102 en Seulo
    LA 102-a UK bonvenigas la Esperantistaron en la ĉefurbo de Suda-Koreio, Seulo. Du reprezentantoj de la Seula LKK parolis kun ni kaj niaj tujaj aŭskultantoj pri la kongresejo, la loĝebloj, la turismaj ebloj kaj multaj aliaj aspektoj de la UK102.
    58 min
  • MvP006 Lingva justeco
    Du kompetentaj gastoj pri lingva justeco kontroverse kaj longe diskutis kun ni kaj niaj ĉeestantaj aŭskultantoj pri lingva justeco. Kio estas lingva justeco aŭ linva maljusteco. Kiaj ekzemploj ekzistas. Kiel oni povas transgrimpi lingvan maljustecon por atingi pli justan mondon.
    1 hr 47 min
  • MvP005 Faka agado
    La faka agado en Esperantujo havas longan tradicion. Dum la preskaŭ 130 jaroj de la ekzisto de Esperanto la mondo multe ŝanĝiĝis. La angla lingvo fariĝis hegemonia, la teknologioj por interkomunikiĝo kreis novan realon. Al tiu nova realo la faka agado devas adaptiĝi kaj fariĝi pli vasta. Ĉu ni en la nuna tempo travivas novan fluon de Esperantujo, la Plivastismon? La nova realo donas al ni novajn ŝancojn uzi nian lingvon pli vaste por pli vasta celaro al pli vasta publiko pre pli vasta rimedaro.
    Ni diskutas tiajn demandojn kun José Antonio Vergara, sperta Esperantisto, kiu travivis la populariĝon de Raŭmismo kaj longe okupiĝis pri faka agado en Esperantujo. Nian interparoladon ni konkludas kun la alvoko al ĉiuj Esperantistoj, uzu nian lingvon pli vast, pli kuraĝe.
    1 hr 33 min
  • MvP004 Esperanto-instruado
    Du spertaj Esperanto-instruistoj Mireille Grosjean kaj Katalin Kováts rakontis al kaj niaj tujaj ĉeestaj kaj retaj aŭskultantoj pri la novaj evoluoj de lingvo-instruado kaj aktualaj projektoj en Esperanto-instruado. Ne nur niajn, sed ankaŭ tiujn demandojn de nia publiko ili respondis kaj aldonis multajn interesajn perspektivojn al Esperanto-instruado.
    1 hr 11 min
  • MvP003 Parolado pri UEA 2016
    Dum UK ni parolas kun du gravaj representantoj de UEA kaj niaj tujaj aŭskultantoj pri aktialaĵoj de UEA kaj Esperantujo. Ĉeestis aŭskultantoj kaj en la radio ĉambro en la kongresejo kaj en la interreto aŭskultantaj la tujan fluon. Ambaŭ kontribuis al la diskuto per valoraj demandoj
    51 min
  • MvP002 Martin Schäffer – Ĝenerala sekretario de UEA
    Ni prarolis pri la strukturoj de UEA, kion faras UEA, kiel financiĝas UEA. Kio estas aktualaj projektoj kaj kiel statas ili. Kiel funkcias la komunikado de UEA kaj kiel Esperantistoj povas aktiviĝi en UEA. Tiajn temojn ni diskutis kun Martin Schaeffer – ĝenerala sekretario de UEA.
    1 hr 7 min
  • MvP001 Preparoj por UK101
    Ni parolas dum la Poludnica renkontiĝo 2016 kun Peter Baláž kaj Ján Vajs, prezidanto kaj vicprezidanto de la LKK de UK101 en Nitro. Kiel statas la planoj, kia estos la kongresejo. Kio pri ekskursoj kaj kiaj estas la reagoj de la urbo. Tiajn kaj aliajn temojn pri la unua UK en Slovakio ni diskutas.
    46 min

About Movada vidpunkto

From the publisher's feed

Podkasto el la movada vidpunkto