This is episode 7 of the podcast Minuto en Esperanto by @bonapineo, published on August 11, 2026. You can leave text and audio comments at this link.
Saluton, geamikoj, el Nijar, Almerio!
Ĉu vi konas Ksenik? Ŝi estas enhavokreanto en Esperanto, kaj ŝi ĵus atingis kvincent abonantojn en YouTube. Kaj tio rememorigis min pri io.
Mi ankaŭ havis propran kanalon, sed en TikTok. Mi kreis ĝin en 2025, kaj post iom da tempo mi havis preskaŭ kvincent sekvantojn. Nu... poste mi faris ion tre stultan: mi forigis la konton.
Feliĉe, mi konservis ĉiujn miajn filmetojn. Mi revenis al TikTok per nova konto. Do eble iam mi rekomencos tiun projekton
Nuntempe, mi kontentiĝas per "Minuto en Esperanto".
Gratulon, Ksenik, pro tiu bela atingo!