Teo kaj Amo

Teo kaj Amo

By 中国国际广播电台TV & Film
Download on the App Store

Teo kaj Amo episodes

  • Lotusofloro disvolviĝu Budho aperu
    La titolo de la filmo venas de Budaismo. Laŭ Budaismo, se oni esprimas sian volon al paradizo de la Pura Tero post morto, radikos lotusofloro en lotusflora lageto de la paradizo. Se li pie recitas sutrojn ĉiutage, la lotusofloro kreskos bone, male ĝi velkos. En lia lasta tempo de la vivo, prenante la fermitan lotusofloron Budaho venos por akcepti lin. Lin atinginte la Budaho brilos kaj tiros spiriton lian en la internon de la lotusofloro. Reveninte al la paradizo la Budho metos la lotusofloron en la lageton. Taksinte agadon de la persono dum la vivo, la lotusofloro sin malfermos rapide aŭ malrapide. Ju pli bonan kondukton li faris, des pli rapida la lotusofloro disvolviĝos. Kiam estos malfermita la lotusofloro, tiam aperos Budho, kiu eklekcios por li. Floro estas la mondo kaj folio bodhio. La filmo rakontas pri amo kaj protekto. Ami popolanojn kaj protekti koron budaisman. Kiel lotusofloro laika budhanino Shuiyun estas nobla, pura kaj bela. Ŝi protektas la amon al koramiko, kiu fariĝis bonzo. Ŝi ofte aŭdas kurson lian pri budaismo, kio estas ŝia ununura maniero por la amo. Lia koramiko amas ŝin, sed li sin dediĉas al budaismo kaj ne povas ami ŝin kiel ordinarulo. Pri tio ŝi ne plendas, sed kiel lotusofloro silente gardas la amon. Li havas amon al ŝi, sed li decidis kontribui al la publiko per budaismo. Fariĝinte bonzo, li renkontis ŝin kaj al ŝi infuzis teon el lotusosemo. Ĉu la teo enhavas la amon privatan? Ĉu ĝi nur montras la koron puran al budaismo? Kion la teo portos for? Kio restos? Noto: Laŭ ĉina lingvo, la prononco de lotusosemo莲子 estas sama kun la prononco de kompatio怜子. Tial prepari teon el lotusosemo aludas kompati la virinon, laikan budhaninon Shuiyun. Aŭtoro: Fan Ziqi (Ĉinio)
    5 min
  • Dolĉo postgusta
    La filmo rakontas pri kaŝa amo. Studentino Liu Yun lernas tekulturon kaj amas teon. Iuokaze en tekunsido ŝi renkontis fraŭlon Liu Qian, kiu same amas teon. Naskiĝis amo al li. Antaŭ ol esprimi la amon al li, Liu Yun trovis, ke estas paro ŝia plej bona amikino kaj Liu Qian… La kaŝa amo donis al la fraŭl(in)o la guston same kiel dolĉo post gustumo de teo… Aŭtoroj(Ĉinio): Xu Jinhui, Zhang Heming, Wang Mengdan, Xu Min, Zhang Xing'an, Hu Sihua kaj Wang Linrao
    13 min
  • Pentraĵo sur akvo
    Por fini diplomatan verkaĵon Qianyu venis al fora urbeto de hakka-oj (popolo de la ebenaĵo de la Flava Rivero, kiu enmigris en sud-ĉinajn regionojn dum Tang-dinastio) kaj serĉis inspiron (ideon). Li hazarde renkontis fraŭlinon Yunyun, la filinon de posedanto de iu tetrinkejo, kaj estis allogita de ŝi…Por krei okazon alproksimiĝi ŝin, li fariĝis lernanto de la patro de Yunyun. La patro rakontis pri teludo inter ĉina imperiestro Tang Xuanzong kaj lia kromedzino Mei en la dinastio Tang (618-907). El la rakonto Qianyu konis, ke en la ĉina antikveco literaturistoj pentris bildon sur tetrinkaĵon. Li estis emocia kaj komencis sinceran lernadon. Danke al klopodado li reaperigis la antikvan arton: pentraĵo sur akvo, nome umefloro (i)magie brilis sur la tetrinkaĵo. Ĝi estas ne nur la diplomata verkaĵo, sed ankaŭ la licenco al "Monda Teekspozicio", kaj estas ankaŭ la rara ŝlosilo por malfermi la korpordon de Yunyun. Aŭtoro: Zhang Hanqiu (Ĉinio)
    10 min
  • Gu Mengchuan
    Post kiam forpasis sia edzino antaŭ multaj jaroj, Gu Mengchuan, la ĉefrolo de la filmo, lulas sin en la iluzio de bongusta teo kaj vivanta edzino. Teo fariĝis la enkarniĝo de la edzino kaj la amo, kiuj eterne vivus. Aŭtoro: Zhao Wenzhao(Ĉinio)
    11 min
  • Sinkinta teo
    Adaptita de la romano "Sinkinta teo", la filmo rakontas pri la paro da geamantoj, kiuj disiĝis pro akcidento kaj renkontiĝis post 10 jaroj. Sed io jam ŝanĝiĝis… "Tiel longe, kiel mi amas teon, mi amas vin." Aŭtoroj: Ye Qingqing (Ĉinio)               Chen Qiqi (Ĉinio)
    12 min
  • Raporton
    3 studentinoj varme diskutas pri la konkursa temo "Teo kaj Amo". Ĉu enamiĝo ĉe la unua renkontiĝo, ĉu miela pasia amo, ĉu memoro en maljuneco, same estas amo kaj aspiro de la studentinoj. Aŭtoroj: Ĉefe aktoras:Hu Wei Verkas:Zhang Yiqing kaj Tang LuyingReĝisoras:Dong Liyu kaj Chen Kai
    10 min
  • Teo kaj amo en sano
    "Parolante pri teo kaj amo,ni ofte pensas pri elementoj romantikaj.Sed nun kiel realistoj, ni trovu alian signifon de amo, nome, la esencon de amo,ne nur la ekologion, sed ankaŭ sanon." ---Aŭtoro: Roberto Alvarez Galloso (Argentino)
    3 min
  • Teo de amo
    Maljuna sinjorino, soleca kaj sopiranta, postulas specialan teon por mildigi sian tristecon. Kompatema, la juna kelnero oferas al ŝi teon de espero. Kaj ŝi, ne nur akceptas sed ankaŭ invitas lin dividi kun ŝi la bongustan teon. Aŭtoro: Leandro Silvestre de Macedo (Brazilo)
    5 min
  • Teo kaj amo: Esperanto el té
    La distanco inter la homoj kiuj emas esti kunaj estas temo kutima por kelkaj personoj kiuj parolas esperanton. Mia filmeto montras ĝuste tiun situacion: du personoj kiuj amas unu la alian kaj parolas per komputilo drinkante teon, sed finfine li decidas ke estus pli bone trinki kunaj, do surprizigas ŝin per la paperoj kiujn li lasas sur la kutima vojo de ŝi kaj, finfine aperas ĝuste kiam ŝi ricevas la lastan noton. Aŭtoro: Ana Fabiola Magaña Aviña (Meksiko)
    5 min

About Teo kaj Amo

From the publisher's feed

Voĉdonu por la premio "filmeto plej ŝatata de retanoj"

More shows like Teo kaj Amo

中华养生 by 华语环球广播

中华养生

0 Listeners

飞鱼秀 by 轻松调频 EZFM

飞鱼秀

12 Listeners

Songs on demand of CRI Myanmar service by CRI Asia Wave

Songs on demand of CRI Myanmar service

46 Listeners

直播中国 by 中文环球

直播中国

4 Listeners

直播世界 by 环球资讯广播

直播世界

0 Listeners

中俄双语脱口秀 by CRI Russian

中俄双语脱口秀

0 Listeners

Weekend Hits by Hit FM

Weekend Hits

0 Listeners

Morning Hits by Hit FM

Morning Hits

0 Listeners

环球华人 by 华语环球广播

环球华人

3 Listeners

听见 by 南海之声

听见

10 Listeners