
Sign up to save your podcasts
Or


Ĝuu ĉi-tiun specialan ‘krosoveran’ epizodon de Usone Persone (trione), Radikala Tenero (almenaŭ unu ero), kaj Fremdulo (la propra ulo)! Ni registris ĝin vive okaze de la Universala Kongreso de 2026, okazinta en Graco, Aŭstrujo.
Se vi ŝatas kaj volas vidi pli da similaj vivaj podkastoj:
* dividu la epizodon, ŝatu niajn podkastoj, ktp;
* Diru al eventorganizantoj, ke vi volas mem sperti tiajn programerojn dum iliaj eventoj.
Dankesprimoj:
Ni volas elkore danki niajn subtenantojn: Matt Brooks, Phillip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen, Stela Besenyei-Merger, Stephen Hinton, Csaba Hoch kaj Kerheo. Dankon al ili ĉiuj!
Kion pensas Stela pri Usono? Onidire (kaj ŝiadire!) Stela ĉiam nur kritikas, sed, ĉu vere? Aŭskultu ĉi tiun epizodon por lerni pri tio, kiel la doganistoj traktis ŝin, kion ŝi lernis pri la usona kulturo, kaj kia estis ŝia unua sperto kiel instruisto ĉe NASK.
Libroj:
Cryptonomicon
Malgranda frato
Dankesprimoj:
Ni volas elkore danki niajn subtenantojn: Matt Brooks, Phillip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen, Stela Besenyei-Merger, Stephen Hinton, Csaba Hoch kaj Kerheo. Dankon al ili ĉiuj!
Kaj se vi scivolas pri la sekreta mansigno de la usonaj personoj… nu, vi daŭre scivolos, ĉar la podkasto ne montros ĝin…! Tamen, almenaŭ aŭdu pri ĝi dum ĉi tiu epizodo!
Ligiloj
Substako de Usone Persone
Libroj:
Cryptonomicon
A dream eclipsed
Nordo. Amo
Dankesprimoj:
Ni volas elkore danki niajn subtenantojn: Matt Brooks, Phillip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen, Stela Besenyei-Merger, Stephen Hinton, kaj Csaba Hoch. Dankon al ili ĉiuj!
Ni bonvenigas Òscar Hernández kaj Lucía Fernández, aktivuloj en Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) kaj organizantoj de la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en Katalunujo, kie eblos spekti plenan suneklipson.
Ni diskutas la progreson de KEJ, kiu antaŭnelonge estis refondita de tri junuloj, kaj nun provizas kursojn en tri universitatoj en Barcelono. Ni aldone lernas multe pri veterfenomenoj, kiujn eblas atendi dum la IJK.
Restu ĝis la fino por lerni kio plej tentas Hanson.
Ligiloj:
Internacia Junulara Kongreso
Substako de Usone Persone
NASK
Landa Kongreso
Libroj:
The broom of the system
El cuento de la criada
Kie vojoj renkontiĝas
La mastro kaj Margarita
A dream eclipsed
Dankesprimoj:
Ni volas elkore danki niajn subtentanojn: Matt Brooks, Phillip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen, Stela Besenyei-Merger, Stephen Hinton, kaj Csaba Hoch. Dankon al ili ĉiuj!
Estu inter la unuaj esperantistoj por aŭdi pri Eldonejo Guteto, eldonejo starigata de Esperanto-USA!
Ni re-re-re-re-bonvenigas Stela B-M —kiu nun laboras por establi la eldonejon— por paroli pri la projekto, pri la laboro farita ĝis nun, la celo kaj planoj, kaj la nunaj prioritatoj. Ŝi parolas ankaŭ pri la Limbo, en kiu ŝvebas la rajtoj de multaj el niaj klasikaĵoj, kaj substrekas la gravecon, ke verkistoj pensu pri siaj rajtoj.
Bonvolu plenigi la enketilon, kiu informos la direkton de Guteto, kaj kies rezultojn publikigos Esperanto-USA.
Lernu pli pri Guteto
Kaj se vi scivolas, kial ni alkroĉas foton de bradipo, nepre aŭskultu ĝis la fino!
(Registrita la 30-an de marto, 2026)
Aliaj Ligiloj:
Aliĝu al NASK kaj la Landa Kongreso en Klevlando
Telegram-kanalo de Usone Persone
Laste kaj fantaste de nia sub-serio pri la usonaj personoj, ni prezentas al vi intervjuon kun nia kara Rafa Nogueras. Aŭskultu por lerni pli pri lia engaĝiĝo kun Esperanta-literaturo, pri lia rilato al Portoriko, kaj pli!
Ligiloj
Substako de Usone Persone
NASK
Epizodo pri Rafa en Radikala Tenero
Libroj:
Centvorte
Haifa Republic
Radical Universalism
La fotoalbumo
Dankesprimoj:
Ni volas elkore danki niajn subtenantojn: Matt Brooks, Phillip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen, Stela Besenyei-Merger kaj Stephen Hinton. Dankon al ili ĉiuj!
Feliĉan Kristnaskon al tiuj, kiuj festas ĝin! Kiel donacon ricevu de viaj plej ŝatataj usonaj personoj la duan epizodon de nia nova serio, en kiu ni intervjuas nin mem. (Dankon al Radikala Tenero pro la inspiro!).
Hodiaŭ estas la vico de Brandono, do aŭskultu por ekscii pli pri liaj iama punkeco, vojaĝemo kaj Jutub-kanalo!
Libroj Menciitaj:
La enigmo de l' ar@neo
If Venice Dies
Subtenantoj:
Koran dankon al: Matt Brooks, Phillip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen kaj Stela Besenyei-Merger
Fotoj:
Brandono dum komitatkunsido de UEA en Brno: John HUANG
Brandono ekstere en Toronto dum la Dulanda Kongreso: Preston FIRESTONE
Okaze de Zamenhof-tago 2025, ni regalas vin per komenco de nova serio, en kiu ni intervjuas nin mem. Dankon al Radikala Tenero pro la inspiro!
Libroj Menciitaj:
Farango
Beletra Almanako 52-53
Nek Setlanto Nek Nativo
Subtenantoj:
Koran dankon al: Matt Brooks, Phillip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen kaj Stela Besenyei-Merger
Jen surpriza (ankaŭ por ni!) ‘bonusa’ epizodo! Dum la Dulanda Kongreso en Toronto, okazis diskutrondo pri podkasto, kiun partoprenis la skipo de Usone Persone, Stela B-M (por Radikala Tenero), kaj Helena Ávila (por BabiBEJO).
Post la diskuto, pluraj spektantoj komentis al ni, ke ni devintus registri la diskuton kiel memstara podkasta epizodo, kaj ni bedaŭris, ke ni tion ne faris.
Do, estis des pli ĝoja surprizo por ni, kiam nia amiko Alekso MILLER informis nin, ke li filmis la diskuton, kaj eĉ poste ĝin muntis!Do, se vi ne venis al Toronto ĉi-jare, ĝuu tiun ĉi kvazaŭ krosoveran* epizodon!
La diskuto ankaŭ spekteblas ĉe Jutubo.
*Krosovera: Komuna, kunlabora. Origininta dum nia unua viva epizodo en Ralio, 2023.
(Se vi ricevas tiun ĉi epizodon per podkast-aplikaĵo, sciu, ke eblas ankaŭ spekti filmitan version de ĝi ĉe nia Substak-konto!)
Por epizodo 3.10, la Usonaj Personoj invadas Kanadon! Ĉi tiun epizodon oni registris antaŭ ĉeestantaro dum la Dulanda Kongreso en Toronto. Stela denove rolis kiel intervjuanto / gastiganto, sed ĉi-foje la triopo siavice preparis demandojn por la aliuloj. Oni diskutis basbalon, interŝtatalojn (kompreneble!), la novan mikronovelaron de Rafa (Centvorte) kaj ĉies spertojn dum la ĉi-jara NASK (okazinta samloke kiel la DLK).
Ne maltrafu la okazon aŭskulti la solan registradon de Usone Persone en Kanado, la lando kie la podkasto koncipiĝis!
Libroj
Centvorte (Amazon)
Centvorte (UEA)
Ligiloj
Substako de Usone Persone
NASK
Dulanda Kongreso 2025
Radikala Tenero
Subtenantoj
Dankon al Matt Brooks, Philip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen, kaj Stela Besenyei-Merger pro ilia subteno!
From the publisher's feed

7 Listeners

219 Listeners