
Sign up to save your podcasts
Or


Por epizodo 3.10, la Usonaj Personoj invadas Kanadon! Ĉi tiun epizodon oni filmis antaŭ ĉeestantaro dum la vespero inter NASK kaj la Dulanda Kongreso en Toronto. Stela denove rolis kiel intervjuanto / gastiganto, sed ĉi-foje la triopo siavice preparis demandojn por la aliuloj. Oni diskutis basbalon, interŝtatalojn (kompreneble!), la novan mikronovelaron de Rafa (Centvorte) kaj ĉies spertojn dum la ĉi-jara NASK.
Ne maltrafu la okazon spekti la solan registradon de Usone Persone en Kanado, la lando kie la podkasto koncipiĝis!
Libroj
Centvorte (Amazon)
Centvorte (UEA)
Ligiloj
Substako de Usone Persone
NASK
Dulanda Kongreso 2025
Radikala Tenero
Subtenantoj
Dankon al Matt Brooks, Philip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen, kaj Stela Besenyei-Merger pro ilia subteno!
Por epizodo 3.9, la Usonaj Personoj diskutas la Vojon de Sankta Jakobo / la Jakobvojon (hispane: "El Camino de Santiago”, portugale: “O Caminho de São Tiago”), laŭ kiu Brandono pilgrimis pli frue dum la jaro. Hanso klarigas la historion kaj la religiajn signifojn, kaj Brandono rakontas pri siaj spertoj, surprizoj, kaj sopiroj.
Plej grave: ĉu Brandonon plene indulgis la eklezio? Aŭskultu por eltrovi!
Ligiloj
Blogeroj de Brandono pri la Jakobvojo: Parto 1 kaj Parto 2
Substako de Usone Persone
NASK
Dulanda Kongreso 2025
La Vojo de Sankta Jakobo
Subtenantoj
Dankon al Matt Brooks, Philip David Morgan, kaj Stela Besenyei-Merger pro ilia subteno!
Gastas ĉe nia mikrofono Tyron SURMON, prezidinto de TEJO por 2023-24.
Kun li ni multe diskutas kio funkcias bone kaj malbone en TEJO kaj en la movado ĝenerale, kia estas la sperto servi en estraro aŭ eĉ prezidi organizon, kaj kion ni prognozas por la estonteco de la movado.
Kiel juna esperantisto trovas sian vojon al TEJO? Kial TEJO-anoj apud la aĝlimo malpli ofte trovas sian vojon aktiviĝi en UEA? Ĝis kiu grado respondecas Hanso por la plej enliberafoliigindaj aferoj?
Registrita la 3an de majo, 2025
Ligiloj
Substako de Usone Persone
Substako de Brandono
NASK
Dulanda Kongreso 2025
KER-ekzamenoj
Libroj:
La Biblio
Bridge of Words
The Secret History
La Kaŝita Vivo de Zamenhof
La Sindikato de Jidaj Policistoj
Baza Literatura Krestomatio
Parnasa Gvidlibro
Mi Stelojn Jungis al Revado
Dankesprimoj:
Ni volas elkore danki niajn subtenantojn Matt Brooks kaj Phillip David Morgan. Dankon al ili ambaŭ!
En ĉi tiu epizodo ni daŭrigos nian diskuton pri la Baza Legolisto kompilita de William Auld en 1988 kaj ĝisdatigita en 1997. En la 9-a epizodo de nia unua sezono, en 2023, ni diskutis la unuajn 10 verkojn en la listo, kaj hodiaŭ ni daŭrigos nian trarigardon trae.
Ni volas elkore danki Matt Brooks, nian unuan subtenanton pere de Substako, kaj ankaŭ Phillip David Morgan, kiu lastatempe abonis. Dankon, Matĉjo kaj Phillip!
Ankaŭ vi povas mone subteni nin, se vi volas helpi nin pagi la kostojn de la registrado kaj aliaj elpezoj.
Libroj diskutitaj:
Fajron sentas mi interne
Naskitaj sur la ruino (bitlibre)
Sur kampo granita
Bakŝis
Jen la sablo el mia klepsidro
La litomiŝla tombejo
Vivo kaj opinioj de mastro M'Saud
Se grenereto...
Kredu min, sinjorino!
El la maniko
33 rakontoj
Trezoro (parto 1)
Neŭtrale - Sten Johansson
Aliaj Ligiloj
Substako de Usone Persone
NASK
Dulanda Kongreso 2025
Kanada Esperanto-Asocio
MeKaRo
KER-ekzamenoj
Baza Legolisto
Dankon pro tio, ke vi aŭskultis ĉi tiun epizodon la 1-an de aprilo! Ni atendas viajn komentojn pri nia estonta Idistiĝo. 😉
Jen la transskribo de la epizodo:
Saluto ed esez bonvenanta a tre specala epizodo di "Usono Persone". Me esas Rafa, e kun me, quale sempre, esas Hans e Brandon.
Hans: Saluto, me esas Hans.
Brandon: Saluto, me esas Brandon.
Quale vi sendubite remarkis, ni ne plus parolas Esperanto, ma Ido. Pos kelka reflekto, ni decidis, ke Esperanto vere havas nula reala chanco divenar la internaciona linguo dil tota mondo, do ni decidis lernar ed uzar Ido —specale pro ke ne plus esos obliganta uzar la akuzativo!
De nun, la podkasto Usono Persone esos en Ido e lua nomo chanjos ad "Usonez Personez", e ni kurajigas nia askoltanti adherar al maxim chida linguo-komunitato en la mondo!
Ni parolez Ido!
Irga-kaze, nia hodia temo esos la joki quin homi tra la mondo tendencas facar en Joko-dio, ye la unesma di aprilo. Dum la nexta horo ni diskutos kad esas amuziva facar tala joki, e quanta homi tendencas esar trompata da li.
…
Se vi havas pensi pri la temo di hodie, voluntez skribar ad [email protected] —quale la frukto, ne la literi.
De Rafa,
Hans,
E Brandon,
Ne esas trahizo parolar Ido!
Kaj, okaze, ke vi ankoraŭ ne Idistiĝis, jen la enhavo en Esperanto:
Saluton kaj bonvenon en tre speciala epizodo de "Usone Persone". Mi estas Rafa, kaj kun mi, kiel ĉiam, estas Hanso kaj Brandono.
Hanso: Saluton, mi estas Hanso.
Brandono: Saluton, mi estas Brandono.
Kiel vi sendube rimarkis, ni ne plu parolas Esperanton, sed Idon. Post iom da pripensado, ni decidis, ke Esperanto vere havas neniun faktan eblon iĝi la internacia lingvo de la tuta mondo, do ni decidis lerni kaj uzi Idon —aparte pro tio, ke ne plu estos devige uzi la akuzativo!
De nun, la podkasto Usone Persone estos en Ido kaj ties nomo ŝanĝiĝos al "Usonez Personez", kaj ni kuraĝigas niajn aŭskultantojn aliĝi al la plej mojosa lingvokomunumo en la mondo!
Ni parolez Ido!
Ajnokaze, nia hodiaŭa temo estos la ŝercoj kiujn homoj tra la mondo emas fari en Ŝercotago, la 1-an de aprilo. Dum la sekva horo ni diskutos ĉu estas amuze fari tiajn ŝercojn, kaj kiom da homoj emas esti trompitaj de ili.
…
Se vi havas pensojn pri la temo de hodiaŭ, bonvolu skribi al [email protected] —kiel la frukto, ne la literoj.
De Rafa,
Hanso,
Kaj Brandono,
Ne estas perfido paroli Idon!
Ni kore dankas José Antonio Vergara kaj Gonçalo Neves pro ilia helpo traduki niajn petolaĵojn en Idon.Dankon ankaŭ al Stela Besenyei-Merger pro la kreo de la tre bela logotipo por Usonez Personez, kiun ni alkroĉis.
Okaze ke vi volas lerni pri pli Ido, jen lernolibro por Esperantistoj.
En tre speciala epizodo, la usonaj personoj esploras Toronton, la urbo, kie okazos la Dulanda Kongreso kaj NASK en Julio. Ĉiĉeronas por ni Andy Blair kaj Jed Meltzer, du membroj de la LKK. Venu konatiĝi kun la ĉefurbo de Esperanto por Nordameriko en 2025!
Ligiloj
Substako de Usone Persone
NASK
Dulanda Kongreso 2025
Kanada Esperanto-Asocio
Paralela Universo
NOREK
MeKaRo
KER-ekzamenoj
Tem-kanto de la Dulanda Kongreso
Libroj:
Trezoro (parto 1)
Neŭtrale - Sten Johansson
Por la kvina epizodo de nia tria sezono, venis al nia tablo nia kara Stela Besenyei-Merger, kiu lastatempe estis dufoje premiita, kiel la Esperantisto de la Jaro por 2024, kaj kiel la unua ricevanto de la Premio Maertens. Ni invitis ŝin por paroli pri ŝia sperto, kion signifis por ŝi tiuj premioj, kaj kial gravas rekoni la laboron kaj kontribuojn de tiuj, kiuj dediĉas sin al la afero.
Ni longe diskutis pri kial gravas lerni de veteranaj movadanoj, kaj agnoski ties kontribuojn. Nur kelkajn minutojn post la registrado, ni lernis pri la forpaso de Renato CORSETTI (1941-2025). Renato kontribuis dum jardekoj al nia movado. Inter alie li prezidis por TEJO (1971-1973) kaj UEA (2001-2007), kaj estis delonge tre aktiva membro de la komitato de UEA. Krom tio, li estis la edzo de Anna Löwenstein, nia lastatempa gasto, kaj ni sendas niajn kondolencojn al ŝi kaj al la infanoj de Anna kaj Renato. Ni bedaŭras, ke ni neniam havis okazon gastigi lin, kaj dediĉas la epizodon al li.
Registrita la 1-an de februaro, 2025.
Foto de Renato Corsetti: Aleks Aɴᴅʀᴇ - Propra verko, CC BY-SA 4.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=48489480
Ligiloj
Substako de Usone Persone
Novaĵo pri forpaso de Renato CORSETTI
Esperantisto de la Jaro
Premio Grégoire Maertens
Intervjuo de Mark Fettes al Stela
Libroj
Y2K
Monsters
Poemo de Utnoa
Promeso en obskuro
Our Evenings
Lingua, Politica, Cultura. Serta Gratulatoria in Honorem Renato Corsetti: Festlibro en Esperanto, la itala kaj la angla (ne menciita dum la epizodo, sed bona komencpunkto por orientiĝi pri la vivo kaj verki de Renato Corsetti)
Por la kvara epizodo de nia tria sezono, ni bonvenigas al Kalle Kniivilä, nuntempa Esperanta ĵurnalisto kiu aparte profunde verkis pri Ukrainujo kaj Rusujo dum la lastaj jaroj. Lia plej nova libro traktas la rakontojn de diversaj ukrainoj, kun la fono de la milito.
Ni registris iom post la balotado en Usono, do, la temo iĝis eĉ pli aktuala.
Ni ankaŭ parolas pri diversaj aspektoj de ĵurnalismo kaj de la nuntempa Esperanto-movado, kaj kiel ĝi povus mem iĝi pli aktuala.
Registrita la 10-an de decembro, 2024.
Ligiloj
Substako de Usone Persone
Kalle Kniivilä
Artikolo de Kalle pri ties Esperantistiĝo
Intervjuo al Kalle fare de Nicola Ruggiero pri la verkado de Kalle
Intervjuo al Kalle fare de Hanso pri la libro "Lando kiu vekiĝis"
Podkasto kern.punkto
Libroj:
Eldonejo Mondial, kun pluraj libroj de Kalle
On the edge
La malamiko de Putin
Radical de Sofia Warren
Por nia trideka epizodo, ni bonvenigas la verkiston Anna Löwenstein, kies plej lastatempa romano “La Memoraĵoj de Julia Agripina” ricevis la Laŭron de la Akademio en 2023.
Ni parolas kun ŝi pri verkado, tradukado kaj reverkado, kaj la diferenco inter verki angle kaj verki Esperante.
Kial Usone Persone estas ujista podkasto? Nepre aŭskultu por ekscii!
Registrita la 9-an de novembro, 2024.
Koran dankon al Alekso MILLER, kiu helpis nin solvi kelkajn sonproblemojn en la registraĵo. Se vi ne jam konas lian jutub-kanalon, “Exploring Esperanto”, ni rekomendas ĝin! Vi povas ankaŭ aŭdi lin kiel gaston en epizodo 15, “La nepoj nin benos”.
Libroj menciitaj:
Libroj de Anna Löwenstein ĉe FEL
On the edge
Lando kiu vekiĝas: rakontoj el Ukrainio
Unu Palestino, Kompleta de Tom Segev
Subtenu Usone Persone:
Okaze de nia trideka epizodo, la tria epizodo de nia tria sezono, ni lanĉas la eblon subteni nin tri per Substako. Eblos subteni je diversaj obloj de $3. Se vi aprezas nian laboron, kaj volas helpi nin produkti pli da epizodoj, je kiom eble alta nivelo, ni tre dankus vian subtenon!
Malgraŭ ĉiuj malgraŭoj, la usonaj personoj restas nekabeintaj - sed ĉu kabeontaj? Por satigi vian scivolemon kaj komplezi vian klaĉemon, aŭskultu tuj!
Registrita la 20an de oktobro, 2024.
Ligiloj
Substako de Usone Persone
Kabe
Libroj
On the edge
La venecia komercisto
INK-3
La faraono
From the publisher's feed