
Sign up to save your podcasts
Or


Ĉu vi scivolas, kion ni faris somere? Kompreneble ni ne restas ĉe tiu temo!
Ligiloj
Nia Viva Epizodo
Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone
Jutuba kanalo de Esperanto-USAKursoj de la Londona Klubo
MoVeMo
Eventoj:
TAKE
NASK 2023
Usona Landa Kongreso
Libroj:
Koriolano
Jesa
La murdo de Roger Ackroyd
La mortsonorilo de Chamblay
La litomiŝla tombejo
The narrow cage
Usone persone revenas por sia dua sezono! Por inaŭguri ĝin, la triopo invitas al sia virtuala kunvenejo la plurfakan spertulon Karina Oliveira, lastatempe elektitan kiel la novan redaktoron de Kontakto. Rafa, Brandono kaj Hanso sondas ŝin pri diversaj temoj: Duolingo, la Esperanto-movado en Brazilo, la graveco de internacieco, kaj kompreneble legataĵoj. Kaj en la fino malkovru tion, kion Rafa opinias "nur mezboneta"...
Ligiloj
Nia Viva Epizodo
Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone
Jutuba kanalo de Esperanto-USAKursoj de la Londona Klubo
Eventoj:
TAKE
NASK 2023
Usona Landa Kongreso
Kontakto
Libroj:
Koriolano
Masquerade
Ekstrakto el "La Rado de la Tempo" (Tradukita de Don Harlow)
Fantaste kaj reale
Heartstopper
Kometo en Mumin-valo
Simeono
Usone persone venas al vi...usone kaj persone, de la sama ĉambro kun preskaŭ cent esperantistoj. Tiuj demandas al Rafa, Brandono kaj Hanso pri ĉio (sed sen garantio)...kaj la triopo rakontas pri siaj spertoj en Esperanto-lernado.
Tiu ĉi estos la lasta epizodo dum iom da tempo--sed ne zorgu! Usone persone revenos por sia dua sezono post somera paŭzo. Ĝis post tio, en Esperantio! ;)
Multaj el vi jam konas Alekson Miller, jutubiston kaj aktoron, kiu venas al Usone persone hodiaŭ kiel gasto. Baldaŭ debutos la 5a Usona Bona Filmfestivalo—kiel ĝi estiĝis? Kion celas Alekso kaj Esperanto-USA per ĝi? Plej grave, ĉu la nepoj lin benos?
Ligiloj:
Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone
Jutuba kanalo de Esperanto-USA
Jutuba kanalo de Exploring Esperanto
Paĝo pri la Usona Bona Film-Festivalo ĉe Esperanto-USA
Eventoj:
NASK 2023
Usona Landa Kongreso
Libroj:
Secesio
Falaflo en Maco
La granda kaldrono
Unu animo homa
La triopo bonvenigas Aušrinė kaj Eidmantė, du junajn litovojn, por priparoli la eksterordinararan sukceson de la burĝonanta junulara movado en Litovujo. Laŭ la propra atesto de Brandono, dum la lasta IJF eĉ ĉeestis pli da litovoj, ol italoj! Kiel lando malpli enloĝata ol Kansaso fariĝis nova nodo por Esperanto en Eŭropo? Kial ilia sperto pruvas, ke Esperanto ja estas sekto? Aŭskultu ĉi tiun epizodon por ekscii pri ĉio ĉi…kaj ankaŭ por ekscii pri multaj aliaj flanktemoj kaj diverĝoj en sakstratojn kun viaj perdiĝemaj ĉiĉeronoj Brandono, Rafa, kaj Hanso.
Informoj:
Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone
TikTok de LEJO
LinkedIn de LEJO
Instagramo de LEJO
Fejsbukpaĝo de LEJO
Eventoj:
NASK 2023
Usona Landa Kongreso
IJK 2024 en Litovujo
Libroj:
Beletra Almanako 45
Secesio
Falaflo en Maco
Kaj Staros Tre Alte
Rafa, Brandono kaj Hanso priparolas ĉion hodiaŭ: la drinkaĝon en diversaj Usonaj ŝtatoj (kaj kial tio ligiĝas al interŝtataloj), pitonojn, kaj eĉ la furorantan rimedon por lerni diversajn lingvojn kvazaŭlude, Duolingon. Bonvenon al la rondo!
Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone
Informoj pri Duolingo-kursoj
Informo pri la forigo de aliaj E-kursoj en Duolingo
Artikolo, kiu interesis Hanson en 2015
Por lerni pli bone, rezignu bone (artikolo de Hanso pri lingvolernado)
NASK 2023
Usona Landa Kongreso
Brita Kongreso
Historio de UEA
Ibere libere
Al Torento
Infanoj en Torento
Junuloj en Torento
Hodiaŭ antaŭ la mikrofono Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas iom nekutiman gaston. Verŝajne ĉiuj jam pri ĝi aŭdis, sed kompreneble indas esplori, kion ĝi scias, kaj kion ĝi prognozas pri Esperanto, Usone persone, kaj ĉio alia. Temas ja pri aŭtomato, kiun ni trovas Gasto Plene Trompema.
Ligiloj
ChatGPT en Vikipedio
Usona Landa Kongreso
NASK pretiga kurso
Brita Kongreso
UEA en konscio de Esperantistoj
Tartarin de Alphonse Daudet, tradukita de Jean Delor kaj Paul Le Brun
Al Torento (senpage alŝutebla)
“The Crucible” (Angla Vikipedio)
Denove ĉe si Brandono, Rafa, kaj Hanso bonvenigas Stelan kvazaŭ la kvaran, honoran membron de Usone persone. En epizodo temanta pri literaturaj konkursoj la kvaropo priparolas la psikan impulson, kiu kondukas al Esperantumado, verkadon, kaj tiel plu. La vagado certe estos ĝuinda por la tuta familio! (Eĉ se foje aperas en ĉi epizodo sakroj mildaj.)
Ligiloj
Bobelarto
INK-konkurso 3
Belartaj Konkursoj de UEA
The Starfish and the Spider
I’ll Burn That Bridge When I Get To It!
Sundown Towns
Enciklopedieto de Esperanto
Hetajro dancas
Ĉu vi scias, ke en 1894 Zamenhof proponis sufiĉe drastan reformon al Esperanto? Kia ĝi estis--kaj kial la majstro tion entreprenis kiel esperinto en Grodno? Rafa, Brandono kaj Hanso prezentas la ŝanĝojn, priparolas ilin, kaj diskutas liajn kialojn. Kion vi opinias pri reformoj al Esperanto--pri tiuj ĉi, kaj pri ĉiu (aŭ ĉu ni diru pri omnu)? Skribu al [email protected]!
Ligiloj:
Grava artikolo pri diversaj reformproponoj de Zamenhof en Esperantologio
Primaraj fontoj troviĝas en unua etapo de esperanto (pvz originalaro I); mendebla de JEI
La Kanada Verkaro
Murdo en Esperantujo
Sociolekta Triopo (inkl. Ligilojn al la PDF-dokumentoj)
The Dawn of Everything: A New History of Humanity (La Krepusko de Ĉio: Nova Historio de la Homaro)
Paĝo kun informo pri NI Sequoyah (ankoraŭ nenio pri la lasta novaĵo)
Rafa, Brandono kaj Hanso kunvenas por respondi (almenaŭ parte) al la plej ofta demando de aŭskultantoj: kion vi opinias pri la plej famaj verkoj en Esperantujo, tiuj, kiuj troviĝas en la fama "Baza legolisto" kompilita de Auld?
Baza legolisto
Laŭro de la Akademio
Mr Tot aĉetas mil okulojn
Sesdek Ok (Bite kaj papere)
Secesio (Bite kaj papere)
Making comics
La Kanada Verkaro
From the publisher's feed