
Sign up to save your podcasts
Or


En la 1468-a E_elsendo el la 30.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Komence, tuj post la historifoliaj datoj, ni prezentas kulturkronikajn informojn – ĉi-foje pri esploroj rilataj al la polaj infanoj, viktimoj de germanaj koncentrejoj, kiuj postmilite trovis rifuĝejon en Barcelono; pri rekordnombraj vizitantoj en la polaj muzeoj en 2025; pri la Granda Parado de lokomotivoj en Wolsztyn dum la nuna semajnfino.
En la 1467-a E_elsendo el la 25.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Komence, tuj post la historifoliaj datoj, ni prezentas kulturkronikajn informojn – pri la t.n. Monda Eksponaĵo, t.e. aprila eksponaĵo en la Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko – omaĝa libro al reĝo Jan Sobieski; pri kelkaj statistikaĵoj ligitaj kun la funkciado de polaj artgalerioj en 2025.
En la 1466-a E_elsendo el la 20.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Komence, tuj post la historifoliaj datoj, ni prezentas informon, ke Aŭstrio fariĝis la tria lando, kiu oficiale agnoskis Esperanton kaj registris ĝin en sia Listo de la Nemateria Kulturheredaĵo.
En la 1465-a E_elsendo el la 15.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la komenco de la elsendo – post historifoliaj datoj – ni referencas al la pasinta hieraŭ 109-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof kaj memorigas pri la baldaŭa 100-a datreveno (18.04) de la bone konata tomboŝtono en la varsovia Juda Tombejo starigita de la tutmonda esperantistaro (18.0.1926). Lige kun la nunjara datreveno ni informas krome pri la aperinta popularscienca komikso „Ideo” de Jacek Świdziński dediĉita al Esperanto kaj ĝia aŭtoro. Tiun elsendoparton akompanas fragmente la poemo de Zamenhof “Ho, mia kor’ kantita de Ĵomart kaj Nataŝa kaj ĝia tute freŝa registro fare de boliviaj esperantistoj aperinta en jutubo ĉe la profilo de Wayne’s Music World.
En la 1464-a E_elsendo el la 10.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la komencaj aktualaĵoj – post historifoliaj datoj – ni informas pri ĉiam pli da poloj, aparte junaĝaj, entreprenantaj kromlaboron por kontentigi superbazajn vivbezonojn; pri la premiita pola monbileto 2025; pri pola sportisto, olimpikĉampiono R. Korzeniowski distingita per la franca Honora Legio.
En la 1463-a E_elsendo el la 05.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la festokaza E-elsendo el Varsovio, kiu tempe kongruas kun la komenciĝinta Printempo kaj daŭrantaj Pasko-festoj, ni informas pri iuj ŝanĝoj en la kulta aktivado de la Eklezio sub la gvido de la papo Leono la 14-a. Ni informas pri la omaĝita memoro de la Ĵuroj de la reĝo Johano Kazimiro de antaŭ 370 jaroj.
En la 1462-a E_elsendo el la 30.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Nia elsendo aŭdiĝas sojle de la Sankta Semajno, kiu koncernas milionojn da kristanoj en la mondo. Ni referencas al la raporto pri ilia persekutado en la monda skalo.
En la 1461-a E_elsendo el la 25.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ unualoke ni memorigas pri la solenita la 24-an de marto Tago de la Memoro pri Poloj Savantaj Judojn sub la germana okupacio. Tiurilate ni informas pri la porokaza publika ekspozicio en la Eŭropa Parlamento. Ni informas krome pri la aparta omaĝo al pastro Marceli Godlewski, la tiel nomata paroĥestro de la varsovia getto, kiu dum la 2-a mondmilito helpis savi judojn, i.a. familanojn de Ludoviko Zamenhof. Ni referencas en tiu kunteksto al rememoroj de Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof el „La Zamenhof-strato” de R. Dobrzyński. Ni citas el la speciala porokaza mesaĝo de la pola prezidento, Karol Nawrocki. La foto akompananta la programinformon prezentas la buston kaj omaĝtabulon al pastro M. Godlewski senvualigitan lastmarde en la varsovia Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj.
En la 1460-a E_elsendo el la 20.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• En nia komenca kulturkroniko – tuj post la kalendarfolia retrorigardo – ni informas pri la rekonstruo de la varsovia Arsenalo, en kiu sian sidejon havas Ŝtata Arkeologia Muzeo; pri la porokaza prezento de la pentraĵo de Elisabeth Jerichau-Baumann „Kapeto de vilaĝa knabino” lige kun la marta Virina Tago.
From the publisher's feed

15 Listeners

48 Listeners