This is episode 8 of the podcast Minuto en Esperanto by @bonapineo, published on August 14, 2026. You can leave text and audio comments at this link.
Hodiaŭ mi komencas novan serion. Mi longe pensis pri aliĝo al iu Esperanto-asocio, kaj decidis paroli pri tio ĉi tie.
Nu, mi lernas Esperanton ekde 2022, kun altoj kaj malaltoj — foje kun granda entuziasmo, foje kun longaj paŭzoj, kiam mi apenaŭ havis tempon por ĝi.
Mi pensas, ke membriĝo donus al mi pli da kialoj por havi ĉiutagan kontakton kun la lingvo kaj tiel plu progresi. Mi ankaŭ ŝatus iomete kontribui al la vivteno de la movado.
Do, ne atendu ĉiutagan aŭ ĉiusemajnan epizodon — la epizodoj venos, kiam ili venos.
Sed mi pensas, ke tio povas esti interesa por aliaj homoj, kiuj eble ankaŭ pensas aliĝi oficiale al la movado.
Almenaŭ tion mi esperas. Ĝis la venonta epizodo!