
Sign up to save your podcasts
Or


“Vi ne povas vivi eĉ unu tagon sen influi la mondon ĉirkaŭ vi. Kion vi faras, ŝanĝas la mondon, kaj vi zorge decidu kian ŝanĝon vi volas por la mondo.” — Jane Goodall
La mojosa virino kiu ŝanĝis la difinon de homaro forpasis la 1-an de oktobro 2025. Ni tuj sciis, ke ni eventuale registros epizodon pri ŝi. Legante librojn, rerigardante filmojn kaj intervjuojn kun ŝi, restante kun niaj pensoj pri ŝia laboro kaj mondskala influo donas al ni forton kaj esperon en mallumaj tempoj.
Aŭskultu pri ŝia infaneco en Britio, pri ŝiaj esploroj kun ĉimpanzoj en Gombe, Tanzanio, kaj kiel ŝi konfrontis la eminentajn profesorojn kun absolute revoluciaj esplormetodoj - kaj rezultoj!
Ankaŭ gepatroj povas lerni multe pri ŝiaj edukmetodoj, kiujn ŝi kopiis de ĉimpanzaj patrinoj.
Ĉiu foto aperas laŭ la publika permesilo.
La intervjuo pri kiu Stela parolis en la epizodo “Famaj lastaj vortoj” troviĝas en Netflix: https://www.netflix.com/title/82053197
Informoj estas prenitaj de National Geographic kaj The Jane Goodall Institute, kaj de ŝiaj libroj:
La libroj pri Jane Goodall estas The Book of Hope (Jane Goodall kaj Doug Abrams) kaj My life with the Chimpanzees (Jane Goodall). Ni rekomendas aŭskulti ilin kiel sonlibrojn, ĉar ŝi mem legas ilin, kaj ŝi havas tre imponan manieron paroli.
Nian aŭskultan grupon en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero
Averto pri la epizodo: en tiu ĉi epizodo ni profunde parolas pri suicido. Se vi ne sentas vin preta por tiu ĉi temo, tiam volonte aŭskultu alian epizodon. Ne hezitu serĉi helpon, se vi bezonas.
“Kiam edzo mortas, la edzino estas nomita vidvino. Kiam gepatroj mortas, la infano estas nomita orfo. Sed kiam infano mortas… Ne ekzistas vorto por tio. Ĉar la doloro estas preter ĉio kion vortoj povas enhavi.” — el la Netflix serio When life gives you tangerines
Nia gasto hodiaŭ estas Ite Tytgat. Ŝi loĝas en Antverpeno, ŝi estas biologiistino kaj patrino el belga Esperanto-dinastio, kiu antaŭ sep jaroj perdis unu de siaj infanoj, Matthias. Li aĝis 31, kiam li finis sian vivon.
Tiu ĉi estas profunda interparolado pri mojosa juna viro, kaj pri la evento dum kiu la mondo por Ite haltis. Ni parolis pri la diversaj manieroj funebri en la familio, pri la tortura demando kial, pri reagoj de aliuloj, pri helpo de komunumo, pri la evoluo de ŝia funebro, kaj pri la daŭrigado de vivo kiu neniam estos kiel antaŭe.
Ni elkore dankas la babiladon al Ite kaj ni gardas la memoron de eksterordinara Matthias por ĉiam.
Bedaŭrinde niaj registraj kondiĉoj ne estis perfektaj, kaj vi verŝajne kelkfoje spertos tion dum la aŭskultado. Ni pardonpetas pro tio kaj dankas vian komprenemon.
Nian aŭskultan grupon en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero
“Naskante niajn bebojn, ni eble trovos, ke ni naskas novajn eblecojn en ni mem.” – Myla kaj Jon Kabat-Zinn
Kelkajn semajnojn antaŭ la nasko, ni babilis kun Karina pri ŝiaj spertoj kiel gravedulino en Finnlando. Ni demandis pri ŝia familio, pri la esperoj por la venonta vivfazo kiel triopa familio.
Intertempe, komence de la jaro la ido de Karina naskiĝis! Panjo kaj bebo fartas bone. Gratulegojn! 🎉 Ni deziras ĉion bonan al la tuta familio!
Karina konas jam multajn tre diversajn angulojn de la mondo. Naskita en Brazilo, kie ŝi kreskis estante la trankvila, legema nerdulino en laŭta kaj babilema socio, ŝi kiel juna plenkreskulo translokiĝis al Sud-Koreujo. Nun ŝi loĝas kun sia finna edzo — kiu same spertas pri diversaj anguloj de la mondo, ankaŭ lingvisto — kaj la nova ido en Finnlando. Ŝi trovis feliĉon kaj hejmon en socio eĉ pli trankvila ol ŝi eble povis imagi.
Aŭskultu la epizodon kaj eksciu inter alie kiujn lingvojn (kvar!!4!!) la ido lernos!
La libro kiun ni menciis en la babilado estas de Susan Cain: Quiet (Kvieta).
Jen la versio el la jaro 2025 de la beboskatolo, kiun ĉiuj ontaj gepatroj en Finnlando povas senpage mendi.
Jen la retpaĝo de la Esperanto-renkontiĝo FARE pri kio ni parolas mallonge dum la epizodo.
Aliĝu al la grupo de niaj aŭskultantoj en Telegramo! https://t.me/radikalatenero
Feliĉan novan jaron de Radikala Tenero per nia lasta kaj plej longa epizodo de 2025! Elkoran dankon, ke vi subtenas kaj aŭskultas nian podkaston kiu debutis en majo ĉi jare.
“Ne pensu, ke ĉar mi parolas kun akĉento, mi pensas kun akĉento” — el la filmo Promeno en la nuboj
Li estas membro de la brila teamo de Usone Persone, programisto, verkisto, kaj paĉjo de ĝemeloj! Ni eĉ kun-akuŝis bebon kiu estas tre bela! Li permesis al mi redakti liajn novelojn en Centvorte.
Sur la kovrilo de la libro aperas vortoj de Stela: Se vi atente legos, vi ankaŭ ekkonos la verkiston, Rafa. Ĉar malantaŭ la senkompataj murdoj vi trovos patron, kiu amegas siajn infanoj; fidelan amikon; bonkoran idealiston, kiu ĝoje ludas per la lingvo, kaj majstre elpensas la plej diversajn suspensojn!
La novelaro de Rafa Centvorte, la plej bona libro de la jaro 2025!
Stela kun Rafa kaj la du aliaj Usone Persone-knaboj dum la DuLanda Kongreso 2025 en Toronto, Kanado!
La kanto menciita en la babilado estas: El gran varón de Willie Colón.
La filmo menciita estas: The Birdcage.
La Kinsey-skalo mezuras seksorientiĝon de persono. La cifero 6 estas plena samseksemo.
La libron Centvorte de Rafa vi povas aĉeti ĉi tie: https://www.amazon.com/Centvorte-cent-vortaj-mikronoveloj-Originala-Esperanto-literaturo/dp/1595695079/
Mondial taŭgas por homoj kiuj volas bitan version: https://mondialbooks.square.site/
Aliĝu al la grupo de niaj aŭskultantoj en Telegramo! https://t.me/radikalatenero
Ni esperas renkonti vin, niajn aŭskultantojn en diversaj Esperanto-renkontiĝoj ankaŭ sekvontjare! Sanon, pacon, teneron, feminismon kaj egalecon en 2026!
Jen via ĉiujara memorigo, ke 95% de tiu “feria(kristnaska) magio” estas fakte nur la nevidebla kaj fizika laboro de virinoj - fonto nekonata
En tiu ĉi epizodo ni babiladas pri niaj jarfinaj tradicioj:
* Kio estas la diferenco inter festotagoj kiam vi estis infano kaj nun?
* Kiuj tradicioj gravas al vi kiujn vi daŭrigas ankaŭ plenkreske?
* Kiel ne freneziĝi en la kaoso de taskoj?
* Ĉu vi havas ritualojn rilate al la jarŝanĝo?
Se vi emas rigardi kaj plenigi JarKompason por repensi pri via jaro, tiam jen la ligilo! Vi povas plenigi ĝin ankaŭ en Esperanto: https://yearcompass.com/eo/#download
Tipaj hungaraj manĝaĵoj dum la festotagoj: stufita brasika plado kaj zserbó-buletoj en la fotoj.
NR menciita en la epizodo estas Novjara Renkontiĝo, kiu okazas en Germanio dum silvestro. Ĝi estas renkontiĝo ĉefe por familioj.
Aliĝu al nia aŭskulta grupo en Telegramo ĉi tie.
“Sekvu vian envion, ĝi montras al vi kion vi volas.” — Lori Gottlieb (usona aŭtorino kaj psikoterapiistino, naskita en 1966, verkis la libron Eble vi devus paroli kun iu)
La babilado estas pri homoj kiuj ne havas infanojn, kaj Stela estas unu el ili. Kial homoj ne havas infanojn, aŭ ne havas pli ol unu?
Kio okazis post la divorco? Kiel ŝi ŝatas aŭ ne la infanojn de siaj amikoj? Rigardu la fotojn, eble vi ricevos ideon. ☺️
Dankon al Carolin pro la bonegaj demandoj kaj tenera babilado!
La artikolo pri la pugo de Stela:
La artikolo el kiu ni citas de Kim: https://www.theguardian.com/culture/2015/sep/14/kim-cattrall-bbc-womans-hour-takeover-childless-motherhood.
“Mi ne estas gepatro laŭ biologia senco, sed mi estas gepatro. Mi mentoras junajn geaktorojn, mi havas genevojn kun kiuj mi havas tre proksiman rilaton. Nun ekzistas maniero iĝi patrino, kiu ne inkludas vian nomon en la naskatestilo. Vi povas esprimi tiun patrinan econ, tre klare, tre forte. Estas tre kontentige.” — Kim Cattrall (kanad-brita aktorino (naskita en 1956) fama ĉefe pro ŝia rolo Samantha Jones en la serio Sekso kaj Novjorko kiu estis produktita kaj elsendita dum la jarmilŝanĝo pri sendependaj virinoj)
Dum la epizodo Carolin parolas pri Martyna Linartas, kiu estas germana politiksciencistino kaj aŭtorino, kaj ŝi ĉefe okupiĝas pri la ege maljusta disdono de riĉeco.
Ŝi proponas la jenan eksperimenton. Imagu normalan paperon, 30cm longan, kaj imagu ke ĉiu centimetro egalas al 50.000 eŭroj. Kie vi kun via riĉeco troviĝas sur la papero? Plej verŝajne ĉiuj kiuj legas ĉi tion troviĝas sur la papero, eĉ pli verŝajne en la suba duono. Tute supre oni havas 1,5 milionojn. La plej riĉaj familioj de Germanio troviĝas tie kie flugas aviadiloj, pli ol 10 km super nia papero.
Jen germanlingva afiŝo pri la okazaĵo kiun Carolin ĉeestis:
Se vi deziras reaŭskulti la epizodon kun Claire, kiu ankaŭ parolis pri pli egalecema mondo laŭ mono, tiam trovu la epizodon ĉi tie:
Aliĝu al nia aŭskulta grupo en Telegramo ĉi tie.
“Nur ĉar ni havas pli da rajtoj ol niaj avinoj, tio ne signifas, ke ni batalos malpli por niaj filinoj.” – Farida D.
Kaj jen, post eta paŭzo en oktobro ni revenas je la internacia tago de frunaskitoj! Ĉi foje ni enkondukas la novan temon de la serio per babilado inter ni du: Stela demandas Carolin pri ties familio.
Enhava averto: Ni parolas inter alie pri morto. Se vi ne sentas vin sufiĉe stabila, bonvolu ne aŭskulti la epizodon nun, aŭ aŭskultu ĝin kun subtenema persono.
Povus esti simple…
2007: enamiĝo
2009: geedziĝo
2010: aĉeto de familia loĝejo kaj gravediĝo.
…sed estas ne.
Anstataŭ naskiĝi aprile 2011, la unua filo de Carolin kaj Robert mortis fine de 2010 en ŝia ventro.
Kiel la paro traktis la perdon, kaj kio krome okazis, vi povas aŭskulti en la plej nova epizodo de Radikala Tenero.
Aliĝu al nia aŭskulta grupo en Telegramo ĉi tie.
La intervjuo kun Carolin pri Esperanto en la familio aŭskulteblas ĉi tie.
Nia epizodo kun Claire, kiu estas menciita dum la babilado, estas ĉi tie.
“Kiam ajn vi komencas senti vin superŝutita pri la efiko de la homaro sur homojn, bestojn kaj la planedon, kiam ajn vi vidas la terurajn, memkontentajn vizaĝojn de faŝismaj gvidantoj, kiam ajn vi pensas, ke vi ne povas forlasi la domon ĉar la mondo estas tro malfacila loko, mi volas, ke vi pensu pri la arto, la spektakloj, la muziko, la libroj kaj la filmoj, kiuj igis vin voli vivi. Pensu pri kiel tiuj artistoj, kiel vi, verŝajne sentis sin iam superŝutitaj pri la tempo en kiu ili vivis, sed ili tamen kreis siajn aferojn. Viaj estontaj spektantaroj bezonas vian verkon kaj vi devas krei ĝin…”
— Beth Pickens, aktivisto, artisto, advokato por kaj de artistoj intervjuita de Wendy MacNaughton.
Kiel paroli pri nuntempa Usono? Tiu estas la defio kiun ni starigis al ni en la lasta epizodo de la unua serio de RT. Unu perspektivo venas al vi de Masaĉuseco.
Mara Rockliff estas aŭtoro de viglaj historiaj libroj por infanoj. Ŝi tre ŝatas esplori kaj gajnis plurajn premiojn por ŝiaj libroj: inter alie Premiojn Cook kaj Orbis Pictus.
En la mondo de Esperantujo plej verŝajne vi jam aŭdis pri la infanlibro, kiun ŝi verkis pri la vivo de Zamĉjo! Doktoro Esperanto kaj la lingvo de espero – sed ĉu ŝi lernis Espernaton unue aŭ nur post verki la libron?
Vi povas aĉeti la libron ĉe la eldonejo de EAB: https://esperanto.org.uk/store/product/382-doktoro-esperanto-kaj-la-lingvo-de-espero/.
Jen la retejo de Mara en la angla: https://mararockliff.com/me
Jen la du citaĵoj, kiujn ni ricevis kiel donaco de Mara:
"La plej facila maniero malatenti virinon estas prezenti ŝin kiel megera" — Michelle Obama
“Mi serĉas manieron resanigi min kaj mi trovis ke la plej bona maniero estas bonkoreco.” — Lady Gaga
Koran dankon al ŝi — ne nur pro la citaĵoj —, kaj al vi por la aŭskultado!
Tiu ĉi estis nia deka epizodo, do tempo alvenas por iom paŭzi en oktobro, niaj epizodoj revenos la 17-an de novembro.
Aliĝu al la grupo de niaj aŭskultantoj en Telegramo! https://t.me/radikalatenero
“Scienco kaj ĉiutageco ne povas esti - kaj ne estu - disigataj.” — Rosalind Franklin (1920-1958)
Lernu en tiu ĉi epizodo pri virino, kies esploroj estis tre gravaj por la malkovro de la DNA-strukturo dum la 1950aj jaroj, sed kies esto, apero kaj laboremo estis multege prijuĝitaj kaj ridindigitaj de viraj kolegoj. Ŝiajn esplorrezultojn grupo de viroj ŝtelis por poste mem fanfaroni per la “malkovro de la sekreto de la vivo” - sen mencii ŝian laboron.
Aŭskultu la epizodon en kiu Carolin rakontas al vi pri unu el la plej famaj ekzemploj de la Matilda-efiko. Jardekojn post ŝia morto ni lernu pri Franklin kaj finfine agnosku ŝian esplorlaboron tiel reverkante la historion kiu tiom maljuste traktis ŝin.
La Matilda-efiko estas biaso kontraŭ agnosko de la atingoj de virinaj sciencistoj kaj inventistinoj, kies laboro sekve estas atribuita al iliaj viraj kolegoj. Ĉi tiu fenomeno estis unue priskribita de la sufrageto kaj aboliciisto Matilda Joslyn Gage (1826–1898) en ŝia eseo, "Virino kiel inventisto" (1870). La termino Matilda-efiko estis kreita en 1993 de scienchistoriistino Margaret W. Rossiter.
Pli simple dirite: okazis plurfoje en historio, ke oni ŝtelis la esplorlaboron, sciencan malkovron, inventaĵon de virinoj kaj poste tiuj atingoj estis konataj al la mondo pro viroj.
Fontoj:
* https://de.wikipedia.org/wiki/Rosalind_Franklin
* https://de.wikipedia.org/wiki/Foto_51
* https://profiles.nlm.nih.gov/spotlight/kr/feature/biographical
* https://scilogs.spektrum.de/detritus/das-wichtigste-foto-fuer-die-biologie/
* https://www.deutschlandfunk.de/die-biochemikerin-rosalind-franklin-wegweisend-fuer-die-100.html
* libro: Schöler, Leonie: Beklaute Frauen. Denkerinnen, Forscherinnen, Pionierinnen: Die unsichtbaren Heldinnen der Geschichte, Penguin Verlag, 2024
* libro: Curie, Eve: Madame Curie, Gondolat Könyvkiadó, 1962
“Mi faras nenion, mi simple ekzistas. Sed per tio mi evidente atakas la konvinkojn de viroj.” — Felicia Ewert, politiksciencistino kaj aŭtorino, *1986
Prepariĝu por amuza, intensa kaj kortuŝa vivrakonto, kiun vi povas aŭskulti ĉi tie ĉe Radikala Tenero.
Lernu pri kiel estis por Vera esti transa antaŭ kaj post ŝia elŝrankiĝo, kiel reagis familianoj al ĝi, kaj kiel ŝi fartas nun.
Aŭskultu pri ŝiaj ĝojoj, problemoj kaj planoj, kaj ankaŭ kial por transuloj preskaŭ ne eblas ne aktivi por la socio.
From the publisher's feed