
Sign up to save your podcasts
Or


"Neniam dubu, ke malgranda grupo de pensemaj, engaĝitaj civitanoj povas ŝanĝi la mondon; efektive, tio estas la unusola afero, kiu iam ajn sukcesis fari tion." — Margaret Mead
En nia epizodo Stela rakontas pri la fiermarŝo en Budapeŝto, kiu okazis fine de junio. Kiel ĝi estis? Kion faris la polico? Kia estis la internacia subteno kaj raportado pri ĝi?
Poste Carolin transprenas per okazaĵoj el Germanio. Pri nuligitaj eventoj, ŝanĝoj kaj reagoj al politikaj decidoj.
Ambaŭ fiermarŝoj en Berlino kaj Budapeŝto atingis novan rekordon pri partopreno, do tio donas esperon pri la estonto.
Kaj jen la promesitaj fotoj:
Foto pri la ponto Elizabeta kun miloj kaj miloj da fiermarŝantoj en Budapeŝto en itala ĵurnalo Elle.
Foto pri la grandega fierflago antaŭ Reichstag en la retejo de Der Spiegel.
Se vi volas aliĝi al nia Telegramo-grupo de aŭskultantoj, klaku ĉi tien: t.me/radikalatenero
Dankon pro via aŭskultado!
"Feminismo ne temas pri pli fortigi virinojn, virinoj jam estas fortaj, sed ĝi temas pri ŝanĝi la manieron kiel la mondo perceptas tiun forton." — G.D. Anderson
Ŝi doktoriĝis pri astrofiziko, estas instruisto pri programado ĉe la universitato de Lillo, Francio, eĉ pli grave instruisto pri memdefendado, aktiva membro de laborista sindikato kaj konkursis en la rulsketa derbio grupo de Lomme kaj daŭrigos en la klubo de Antverpeno ekde septembro.
Ŝi ankaŭ estas kunorganizanto de la plej mojosa feminisma semajnfino, FARE.
Ni babiladas pri fortaj virinoj kun la virino kiu instruis al ni kiel esti forta.
“Ŝajnas, ke plej multaj trovas rulsketado-konkursojn en transiraj periodoj... Ni detruas niajn korpojn por savi niajn animojn, kaj pro iu kialo tio estas tute logike.” — Bonnie D. Stroir
La filmo menciita kun Eliott Page estas: Whip it.
FARE okazos en Lingen ĉi oktobre: se la renkontiĝo interesas vin, tiam demandu pri ĝi en Telegramo.
“Ripozo ne estas lukso, sed absoluta neceso se ni volas postvivi kaj prosperi. Ripozo ne estas flanka penso, sed baza parto de esti homo.” – Tricia Hersey
Kion signifas vere ripozi?
Nun ke la someraj ferioj atendas nin, post longa lerneja jaro, monatoj plena je laboro, kiel ni povos bone pasigi tempon ripozante?
Ni uzas por nia babilado la ideojn de Dr. Saundra Dalton-Smith, kiu verkis pri la naŭ tipoj de ripozo kiujn ni bezonas. Kune ni babilados pri tiu kiuj tipoj gravas pli por ni kaj ni rakontos al vi niajn somerajn planojn.
La organizo menciita estas BEMI, kiu okazigas biciklajn ekskursojn en Esperantujo:
https://bemi.tejo.org/
La 1990aj jaroj:
KDoj anstataŭas sonbendkasedojn, la brita grupo Spice Girls famiĝas ĉirkaŭ la terglobo, kaj nur la tre bonŝancaj infanoj havas Tamagoĉi-on, etan plastan ovon kun cifereca hejmbesto. Sociaj retejoj ankoraŭ longe atendas esti inventitaj.
Kaj Matt en Britio agnoskas al si mem esti allogita de kaj iĉoj kaj inoj.
Aŭskultu en nia hodiaŭa epizodo kiel liaj interretaj kaj familiaj elŝrankiĝoj okazis, kaj eksciu kiajn vastajn ŝatokupojn Matt krome havas.
“Mi pensas ke elekti inter inoj kaj iĉoj estas kiel elekti inter kuko kaj glaciaĵo. Oni estus stulta ne gustumi ambaŭ, dum ekzistas tiom da diversaj gustoj.” — Björk Guðmundsdóttir
Korekto: La Akto pri Loka Edukado, pri kiu Matt parolas, kiu permesis al britaj instruistoj kaj aliaj oficistoj paroli nur negative pri samseksemo, estis efektigita dum 1988.
"Ni lernu lingvojn pro tio, ke lingvo estas la unusola afero inda eĉ je malbona kapablo." — Kató Lomb, hungara poligloto
Hodiaŭ alvenas nia unua intervjuo! Daŭre estas la GLAT-a fiermonato, do indas nun lanĉi babiladojn pri elŝrankiĝo ĉirkaŭ la mondo. La komencon faras Tobiasz, kiu nun loĝas en Luksemburgio.
Tobiasz rakontas pri sia infaneco en Pollando, kie li sentis sin - kiel juna samseksemulo - sufiĉe izolita. En tre juna aĝo li jam okupiĝis multe pri muziko kaj lernis plurajn lingvojn, inter ili Esperanton. Ties lingva komunumo ĉefe ĉe junularaj renkontiĝoj bonvenigis lin akcepteme, tiel ke li kolektis memfidon kaj unuajn spertojn pri amo.
Aŭskultu en la nova epizodo en kiuj landoj Tobiasz jam loĝis kaj kiel lia familio reagis al lia elŝrankiĝo.
"Ni meritas sperti amon plene, egale, sen honto, kaj sen kompromiso." Elliot Page
En la hodiaŭa epizodo ni babilados pri la okazaĵoj en Hungario kiu montris la vojon al la malpermesado de la 30a fiermarŝo en Budapeŝto.
La frapfrazo de tiu ĉi jaro estas: “Ni estas hejme”.
Momente aspektas tiel, ke la fiermarŝo okazos, granda internacia subteno sentiĝas, la organizantoj ne nuligis ĝin. Sed kio okazos surloke? Ĉu la policanoj vere identigos kaj monpunos ĉiujn partoprenantojn? Kaj kiel oni entute sukcesis alveni ĝis la ideo de malpermeso?
Ni ricevis helpon pri la historio de kontraŭ-GLAT-aj politikaj decidoj kaj okazaĵoj por tiu ĉi epizodo pri la listo de okazintaĵoj en Hungario de GLAT-a ĵurnalisto Ádám András Kanicsár. Grandan dankon al li!
Kelkaj aferoj menciitaj en la epizodo, artikoloj:
Informoj pri la 30a fiermarŝo kaj la diversaj programeroj en junio en la oficiala retejo. (angla)
La infanlibro nomiĝas: La lando de fabeloj apertenas al ĉiu. Retpaĝo de la libro troviĝas ĉi tie. (hungara)
La lesba asocio menciita nomiĝas Labrisz. Jen la retejo. (hungara)
Dorottya Rédai, kunordiganto de la infanlibro projekto en la gazeto TIME. (angla)
Dóra Dúró disŝiras publike la infanlibron: artikolo kun video en ĝi pri la oficiala prezento de la kialo antaŭ disŝiri ĝin. (artikolo en la hungara, la filmo kun subtekstoj)
Intervjuo (kun subtekstoj) kun la redaktoro de la libroj kaj du el la verkistoj de la libro:
FIDESZ-politikisto forkuras de geja amorfesto kaj ĝis konsekvencoj. Artikolo en la angla.
Fiermarŝoj ĉirkaŭ la mondo: ĉu eble okazas io proksime al vi?
Ni dankas vian subtenon kaj bonan aŭskultadon al vi!
En tiu ĉi enkonduka epizodo ni bonvenigas vin kaj kiel vi povos aŭdi: ni ankoraŭ aranĝas ĉion. Ni ambaŭ iom nervozas komenci babiladi antaŭ mikrofonoj. Sed estas kiel estas. Ni estas bonaj amikoj. Ni subtenas unu la alian kaj la celo klaras. Ni estas ĉi tie por inviti tenerajn babiladojn inter homoj pri la ĉiutaga vivo en la mondo.
Por la sinprezenta babilado ni uzis la adaptitan bildon laŭ la laboro de Sylvia Duckworth. Ĝi estas bona komenco por ekkompreni nian nuntempan lokon en socio. Perfekta diskuttemo kaj plena je pripensindaĵoj. Vi povos ekkoni nin laŭ niaj reagoj al la rado de povo. Ni komencas la babiladon ĉe la kategorio aĝo kaj ni priparolas la temojn ĝis la lasta GLAT-peco de la povo-pico.
Tiu ĉi estas unu versio de bildigi povon en la mondo. Ni invitas vin esplori la bildon, pensi pri viaj privilegioj kaj defioj. Se vi emas trovu aŭ mem kreu aliajn versiojn de tiu ĉi bildo. Ĝi certe ne estas kompleta. Kion vi aldonus al ĝi?
Carolin mencias partion en la babilado. Ĝi estas AfD: Alternativo por Germanio — ekstremdekstra partio en Germanio.
Ni esperas, ke interesos vin subaŭskulti intimajn interŝanĝojn pri kelkfoje tabuaj, ne vaste pridiskutitaj temoj en la mondo. Ni ankaŭ esperas, ke vi aliĝos al la abonantoj de la epizodoj kaj deziras al vi bonan aŭskultadon!
From the publisher's feed