kern.punkto

kern.punkto

Download on the App Store

kern.punkto episodes

  • KP221 Kondutekonomiko
    Ekonomika teorio konsideranta ke homoj ne ĉiam agas plene racie

    La novklasika ekonomika teorio supozas, ke homoj partoprenantaj la merkaton ĉiam agas racie. Tiel oni povas bone antaŭsupozi homan ekonomian konduton. Tamen la kondutekonomiko montras, ke tiu supozo ne pravas kaj homoj ne ĉiam agas plene racio. Ni parolas pri esploroj pri kondutekonomik kun nia ĉi-epizoda gasto. Ŝi profesio esploras homan ekonomian konduton kaj manierojn influi ĝin.

    Ligiloj

    vkp: Thinkin fast and Slow – a libro “Pensi rapide kaj malrapide”

    1 hr 14 min
  • KP220 Teo
    Monda kulturaĵo inter simpla trinkaĵo kaj formo meditado

    Nia ĉi-epizoda gasto spertas multe pri japana kaj ankaŭ alilanda tekulturo. Ŝi klarigas al ni, kiel teo estas prilaborata de la rikolto ĝis la trinkado.

    1 hr 12 min
  • KP219 Akvokvalito
    Esploroj pri rubaĵo en trinkakvo

    Nia gasto doktoriĝas pri la mezurado de malpuraĵoj en nia trinkakvo. Ni lernas kiaj estas tiuj malpuraĵoj kaj kiel oni mezuras ilin.

    1 hr 4 min
  • KP218 Geostrategio
    Ĉu Eŭropo bezonas geostrategion?

    Dum jardekoj ni Eŭropanoj ĝuis tempon de paco tute neglektante la eblon ke iam iu atakus nin de ekstere. Tiu eblo plejmalfrue ekde februaro 2022 estas nekontestebla. Kiel reagi al tio kaj kiel aspektu defenda strategio Eŭropa. Tion ni priparolas kun spertulo.

    1 hr 11 min
  • KP-sennumera
    Ni parolas pri niaj planoj por la resto de la jaro kaj anoncas kelkajn novaĵojn.

    Ni parolas pri niaj planoj por la resto de la jaro kaj anoncas kelkajn novaĵojn.

    31 min
  • KP217 Aktorado
    Pri la vivo de profesia aktoro

    Nia ĉi-epizoda gasto al ni rakontas pri siaj spertoj fariĝi kaj vivi kiel profesia aktoro. Ni ekscias kiel oni fariĝas profesia aktoro kaj kiel oni ricevas rolojn. Pri la diferenco inter filma kaj teatra aktorado kaj la rilato de la aktoro kun siaj roloj.

    1 hr 3 min
  • KP216 Gemoj
    La fascino de belaj ŝtonoj kaj la fizikaj klarigo pro la aspekto

    Ni ĉiuj konas gemojn. Ili estas ŝtonoj, kiuj fascinas pro la koloreco kaj la strukturoj. Ni parolas kun nia gasto pri tio kio estas gemoj, kaj kial ili aspektas kiel ili aspektas. Pro tio ni ankaŭ klarigas fizikajn esplormetodojn por esplori gemojn.

    1 hr 17 min
  • KP214 Seksismo
    Unu el la gravaj fenomenoj de diskriminacio

    Nia ĉi-epizoda gasto kunfondis la blogon Egalecen kaj en ĝi verkadis pri ĉiutaga seksismo. Ni parolas la diskriminaciojn kaj malfacilaĵojn kiujn neviraj homoj spertas en sia ĉiutaga vivo.

    1 hr 22 min
  • KP213 Lingvaj esploroj
    Rakontoj pri la praktiko de esplorado de afrikaj lingvoj

    Nia ĉi-epizoda gasto estas lingvosicencistino kiu science surloke esploris lingvojn de specifa regiono de Angolo. Ni ekscias, kiel tiuj esploroj surlokaj en la praktiko funkcias. Kiel oni intervjuas la parolantojn, distingas variantojn de la lingvoj, ke – ankaŭ grava demando – kiel oni surloke vojaĝas.

    1 hr 23 min

About kern.punkto

From the publisher's feed

Podkasto de Eva kaj Johannes