kern.punkto

kern.punkto

Download on the App Store

kern.punkto episodes

  • Verdigo de urboj
    Interparolo pri novaj konceptoj por la urba ekosistemo

    Ĉiuj ŝatas arbojn kaj parkojn en la urboj. Ili ne estas nur agrablaĵoj sed pli kaj pli necesaĵoj por la urba ekosistemo. Samtempe ili ankaŭ alportas riskojn por la urbo kaj ties enloĝantoj. Ni priparolas tiun temon kun spertulo.

    1 hr 40 min
  • KP211 Ventmueliloj
    Interesa ekzemplo de frua uzado de moderna ventenergio

    Ventenergio estas tradicia energifonto. Tradicie oni uzis la ventforton por mueli grenojn. Unu pioniran projekton por uzi ventenergion en la moderna tempo ni priparolas in tiu ĉi epizodo kun nia gasto.

    57 min
  • KP210 Enmigrado
    Personaj spertoj enmigri en alian landon

    Enmigri en alian landon estas afero, kiu ofte okazas kaj dum la tuta homara historio ofte okazis. Por la koncernaj homoj estas kutime vivdifina paŝo. Ni parolas pri tiu temo kun nia gasto Margaret, kiu poldevena kiel junulino enmigris Francion.

    1 hr 28 min
  • KP209-Ateismo
    Ĉu simple la foresto de religio?

    Ni parolas kun du reprezentantoj de ATEO la Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo pri ateismo. Ĉu temas nur pri la foresto de religioj. Kion diras ateistoj pri la anstataŭigo de taskoj de la eklezioj? Kio pri la valoroj de socio? Tiajn kaj aliajn demandojn ni diskutas en la epizodo.

    Ligilo

    ATEO – Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo

    1 hr 19 min
  • KP208 Orfejoj
    Kiel loĝas nuntempe en Aŭstrio infanoj kaj junuloj kiuj iakiale ne povas loĝi kun la gepatroj

    Ni ĉiuj jam aŭskultis pri orfejoj kaj havas la imagon ke estas granda kvazaŭ junulargastejo kie multegaj infanoj aŭ junuloj loĝas. Ni priparolas kun nia hodiaŭa gasto kiel tio funkcias en la moderna Aŭstrio nuntempe.

    1 hr 13 min
  • KP207 Biciklado
    Komenconte ĝeneralan epizodon pri longdistanca biciklado la interparolo kun nia gasto gvidis nin al la temo de la tiel nomataj brevetoj. Tio estas amikecaj bicikladaj eventoj, kiujn nia gasto partoprenis.
    1 hr 11 min
  • KP206 Sufragetoj
    Komence de la 20a jarcento bataladis grupo de virinoj por siaj rajtoj voĉdoni. Dum tio kelkaj el ili eĉ uzis terorismajn metodojn. Ni rakontas la historio de la tiel nomataj sufragetoj.
    1 hr 30 min
  • KP205 Artefarita inteligenteco
    En la pasintaj monatoj ekestis sufiĉe multe da diskuto pri novaj evoluoj en la kampo de artefarita inteligenteco. Ni diskutas tiujn evoluojn kaj la demandon ĉu artefarita inteligenteco estas fakte inteligenteco.
    2 hr 18 min
  • KP204 Pigmentoj
    Ekde nia infaneco ni estas alkitimiĝintaj kaj koloroj estas je dispono por ni en multaj formoj. Krajonoj, skribiloj, inko akvarelaj farboj ktp. Ni parolas pri la deveno de la farbaj substancoj, la pigmentoj
    1 hr 56 min
  • KP203 Homeopatio
    Ni traparolas la devenon kaj la principojn de homeopatio kaj diskutas la efikon aŭ neefikon de homeopatio. Kvankam estas eroj de ĝi kion la medicino povas lerni de homeopatio.
    1 hr 34 min

About kern.punkto

From the publisher's feed

Podkasto de Eva kaj Johannes