kern.punkto

kern.punkto

Download on the App Store

kern.punkto episodes

  • KP192 Transatlantikaj ŝipoj
    Dum jarcentoj la nura vojaĝmaniero transatlantika aŭ ĝenerale transoceana estis la ŝipo. Tiaj ŝipoj estas ne kompareblaj kun la nuntempaj krozŝipoj aŭ plezurŝipoj, sed pri ŝipoj konstruataj por transoceana vojaĝado. Estas multaj historioj rakontindaj pri la temo, do eĉ se ni kelkajn nur supraĵe tuŝas, estas rekordelonga epizodo. Ni parolas pri la ĝenerala historio de transatlantika ŝipvojaĝado kaj dume pri individuaj ŝipoj. Fine ni ankaŭ mallonge pripensas ĉu transoceana ŝipvojaĝado havas estontecon en mondo en kiu flugado estas pli kaj pli maloportuna.
    2 hr 48 min
  • KP190 Genaj bankoj
    Ekzistas multaj semaj bankoj. Konservejoj por semoj de plantoj. Kial oni bezonas ilin kaj kiel ili funkcias. Kie ili situas kaj kiu financas ilin. Tiajn demandojn ni priparolas. En la dua duono ni priparolas la historion de la invento de genaj bankoj, kaj batalo inter scienco kaj pseŭdoscienco survoje tien.
    1 hr 53 min
  • KP189 Teleskopoj
    La historio de moderna astronomio estas ligita kun la historio de teleskopoj. Ni priparolas la evoluon de Galilei ĝis la venontjare lanĉata ekstertera teleskopo James Webb.
    1 hr 41 min
  • KP188 Magnetismo
    De kie venas la mistera fonto el kelkaj metalaj materialoj? Kial kelkaj metaloj estas magnetaj kaj kelkaj ne? Kio pri la tera magneta kampo?
    1 hr 35 min
  • KP187-Inko
    Post la epizodo pri papero ni traktas substancon, kiun oni surpaperigas. Multaj konas inkon de la lernejo kaj de dubindaj printiloj. Ni parolas pri la historio kaj diversaj specoj de inko
    1 hr 48 min
  • KP186 Papero
    De kie venas papero ­– Kiel oni produktas paperon – Por kio oni uzas paperon – Kiaj specoj da paperoj ekzistas
    2 hr 20 min
  • KP185-Nilo
    La Nilo ebligis la antikvan kulturon de Egiptio, la unua ŝtato de la mondo. Multaj demandis sin, de kie venas la granda rivero. En la pasinta tempo oni ekprovis malsovaĝigi la riveregon kaj nuntempe pri tio estas konfliktoj inter la ĉenilaj ŝtatoj.
    1 hr 26 min
  • KP183 Kosmostacioj
    Post la atingo de la luno la du pioniraj nacioj de kosmoveturado komencis provi loĝigi homojn en la orbito. Tio utilis por havi sciencajn ekkonojn pro medicino, materialscienco, la tero, la suno kaj la universo. Ni rakontas la historion de kosmostacioj de la komenco ĝi nun. Ni trasaltas la ISSn ĉar tiu meritas propran epizodon.
    1 hr 23 min

About kern.punkto

From the publisher's feed

Podkasto de Eva kaj Johannes