kern.punkto

kern.punkto

Download on the App Store

kern.punkto episodes

  • KP172 Tutmondaj voĉoj
    Global voices ­– Esperante "tutmondaj voĉoj" estas juna organizo, kiu celas vigligi la tutmondan debataron per doni voĉojn al minoritataj grupoj. Ni parolas kun reprezentanto de la Esperantlingva branĉo de ĝi.
    1 hr 2 min
  • KP171 Multloka sklerozo
    Malofte ni traktas medicinajn temojn. Ne ĉar ni ne interesiĝas pri medicino sed simple, ĉar estas temo, pro kiu ni ne povas kompetente paroli kaj ne volas riski paroli stultaĵojn. Des pli ni ĝojas, ke ni povis fari tiun ĉi epizodon kun neŭrologino, kiu klarigas al ni, kio estas multloka sklerozo. Kiaj estas la simptomoj kaj kio kaŭzas ilin. Kiomgrade oni povas kuraci ĝin.
    1 hr 16 min
  • KP170 Falsaj novaĵoj
    La nunan tempon oni nomas interalie la postfakta tempo. Faktoj ne plu estas klaraj, falsaj novaĵoj kaj misinformado estas la nova ĉiutagaĵo. Ni parolas pri tiaj fenomenoj kun sciencisto pri la fako.
    1 hr 44 min
  • KP169 Koloroj
    Por preskaŭ ĉiuj homoj koloroj estas io same kutima kiel aero kaj akvo. Sed kiel funkcias la koloroj? Kio estas la fiziko malantaŭ koloroj? Kio estas la kemio, kiu donas al substancoj koloron. Kiel la homa okulo perceptas la kolorojn? Pri tiaj demandoj ni parolas kun nia hodiaŭa gasto.
    58 min
  • KP168 Fumado
    Homoj fumas kvankam ili scias, ke tiu konduto mortigas ilin. Kio estas la malfacilaĵoj sendependiĝi de la fumado kaj kiel oni povas ilin transgrimpi? Kian rolon ludas la socia ĉirkaŭaĵo? Ĉu proksimuloj povas helpi? Pri tiaj demandoj ni parolas kun nia gasto, kiu profesie okupiĝas pri tiu temo.
    59 min
  • KP167 Svislando
    Ĉiuj scias pri Svisio aŭ Svislando. Sufiĉe multaj intermiksas ĝin kun Svedio. Svislando estas lando meze de okcidenta Eŭropo. Tamen ĝia historio kaj ĝia nuntempa rolo estas speciala. Ĝi havas kvar oficialajn lingvojn. Ĝi ne estas membro de Eŭropa Unio, do ankaŭ havas sian propran valuton, malkiel la ĉirkaŭaj landoj uzantaj Eŭron. Ĝia mantro pri ekstera politiko estas "Neŭtraleco". Ni parolas kun Sviso bone konanta la svisan politikon pri la svisa historio kaj la nuntempa politika sistemo de Svislando.
    1 hr 8 min
  • KP166 Sonorila arto
    Multaj konas la sonorilarojn sur ĉefa placo de urboj, kiuj ludas ĉiuhore ian melodion de turistoj scivoleme atendatan. Malmultaj scias, ke ankaŭ ekzistas tiaj sonorilaroj, kiuj estas fakte mane ludataj fare de muzikisto. Ni parolas kun sonorilaristo, kiu rakontas al ni pri tradicia arto ludi muzikon aŭdeblan en la tuta urbo.
    1 hr 20 min
  • KP165 Tagmeza demono
    Nia gasto science pristudis la literaturon kiujn la fruaj monaĥoj verkis pri la plej perfekta strebado al dio. La tagmeza demono estis grava malhelpo en tiu strebado. Kio tiu demono estas kaj kiel ĝi malhelpis la monaĥojn kaj ĉu ĝi ankoraŭ malhelpas al aliaj homoj? Ĉu eĉ al ĉiuj ni?
    1 hr
  • KP Sennumera
    Dum UK 2019 en Lahti ni denove planas registri epizodojn kaj renkontiĝi kun niaj aŭsultantoj.
    11 min
  • KP164 Ekesto de la vivo
    Kiel el molekuloj ekestis la unuaj vivaj estaĵoj? Kie fakte estas la limo inter kemio kaj biologio? Kiel oni distingas konbinojn de molekulegoj kun vivaj estaĵoj? Ĉu io tia povas ripetiĝi sur la tero? Pri tiaj demandoj ni parolas kun nia nuna gasto, kiu science laboris sur tiu kampo
    1 hr 15 min

About kern.punkto

From the publisher's feed

Podkasto de Eva kaj Johannes