kern.punkto

kern.punkto

Download on the App Store

kern.punkto episodes

  • KP153 Elektropovumaj retoj
    Ni parolas kun gasto, kiu profesio okupiĝas pri la retjon, kiuj liveras al ni nian ĉiutage bezonatan elektran energion. Kiel funkcias tiaj retoj · Kiujn specojn de elektro ili transportas · Kiel ili evoluis · Kiel oni vivtenas ilin.
    1 hr 35 min
  • KP152 Evoluo de paradigmoj
    Ni ĉiuj spertas tempon, en kiu multaj aferoj ŝanĝiĝas. Eĉ la manieron kiel interpreti kaj interagi kun la mondo. Eble historiistoj iam priskribos nian tempon kiel tiun kiu ŝanĝis la paradigmojn. La paradigmojn de la socia interago. La paradigmojn de scienco.
    Pri tiu ni diskutis dum la Konference pri la Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko KAEST 2018
    1 hr 16 min
  • KP151 Krea komunaĵo
    Dum la pasintaj jardekoj la cirkonstancoj de la kopirajto draste ŝanĝiĝis. Antaŭe estis nur bone ekipitaj eldonejoj, diskpresejoj kaj elsendostacioj kun grandaj buĝetoj, kiuj havis la teknikajn eblojn grandskale kopii verkojn. Nuntempe plimalpli ĉiuj havas la eblon kopii kaj tutmonde disvastigi enhavojn. Tio estas bona evoluo al kiu la kopirajto ankoraŭ ne sekvis. La krea komunaĵo estas la reago de progresemaj aŭtoroj al tiu situacio. Ni parolas dum KAEST 2018 pri kio estas kreaj komunaĵoj kaj kiel oni kiel aŭtoro povas uzi ilin por disvastigi kaj protekti siajn proprajn verkojn.
    1 hr 18 min
  • KP150 Genro kaj egaleco
    En la pasintaj jardekoj la socia percepto de genro kaj sekso ŝanĝiĝis. Tio levas eĉ pli da demandoj pri egaleco. La egaleco de viroj kaj virinoj estas nur parte atingita, pri rajtoj de homoj kiuj ne difinas sin laŭ la duuma vira/virina skemo oni nur malofte parolas.
    Dum la IJK 2018 en Badajoz okazis trejnado pri tiu temo. Ni parolas kun spertuloj en podia diskuto.
    1 hr 17 min
  • KP149 Sendependiĝo de Barato
    Multaj ja scias, ke Barato iam estis Brita kolonio. Oni malpli scias, pri la procezo de la sendependiĝo. Oni konas la figuron de Ghandi sed malmulte pri la tuta kunteksto. Ni parolas kun Barata profesoro pri la historio kaj la nuna stato de Barato kaj la aliaj ŝtatoj formiĝintaj de la la iama Brita kolonio Hindio.
    1 hr 32 min
  • KP148 Charlie Hebdo
    Se oni aŭdas pri la franca gazeto Charlie Hebdo, kutime estas io ŝoka. Aŭ ili ŝoke primokis ion aŭ ili fariĝas viktimo de terorisma atako. Kio fakte estas Charlie Hebdo? De kie ĝi venas, kion ĝi celas? Kial homoj estas tiom provokataj de ili? Ni parolas kun du francoj kiuj ankaŭ perceptas Charlie Hebdo dum la tempoj kiam ĉiuj aliaj ilin ne perceptas.
    1 hr 19 min
  • KP147 Vitroarto
    Vitroarto estas ne tiom ofta ŝatokupo por hejmo. Nia gasto tamen okupiĝas pri ĝi kaj rakontas al ni pri malsamaj teknikoj de vitroprilaborado. Kiajn teknikaĵojn oni bezonas kaj kiajn sekurecajn aferojn oni devas pripensi. Kiun materialojn oni uzas kaj kion eblas fari per malsamaj teknikoj.
    1 hr 23 min
  • KP146 Planeda scienco
    Kion ni scias pri aliaj planedoj. Kaj kiel ni scias tion. Ni parolas kun planeda sciencisto pri la metodoj kiel oni esploras forajn planedojn. El sia propra profesia sperto nia gasto rakontas al ni pri niaj najbaraj planedoj Venuso kaj Marso, sed ankaŭ pri aliaj pli foraj planedoj.
    1 hr 21 min
  • KP145 Ekstertera vivo
    Ni gasto estas profesoro pri astronomio, speciale pri astrobiologio. Tiu scienco okupiĝas pri la esploro de ekstertera vivo. Ĉu ĝi ekzistas, kiel ni povas trovi ĝin, kion fari, se ni trovis ĝin. La stato de la astrobiologio draste ŝanĝiĝis ĉar en la pasintaj jardekoj montriĝis ke ekzistas multegaj planedoj en aliaj sunoj en nia galaksio, multaj el ili estas kandidatoj por gastigi vivon.
    1 hr 24 min
  • KP144 Cassini Huygens
    La misio Cassini-Huygens lanĉiĝis en 1997 post longjara antaŭprepara laboro. Dudek jarojn poste ĝi atingis sian grandan finalon. Kion ĝi celis, kion ĝi atingis, kion ĝi trovis? Tiajn demandojn ni priparolas kun nia gasto en tiu ĉi epizodo.
    1 hr 17 min

About kern.punkto

From the publisher's feed

Podkasto de Eva kaj Johannes