kern.punkto

kern.punkto

Download on the App Store

kern.punkto episodes

  • KP134 Televidaj serioj
    Nia gasto hobie okupiĝas pri televidaj serioj. Li rankontas al ni pri multaj ekzemploj kiel televidaj serioj evoluis dum la jardekoj. Kio estas la ĉefaj diferencoj kun filmoj kaj kial ili ofte kreas propran subkulturon ĉirkaŭ si.
    0 min
  • KP133 Nukleaj krizoj
    Ni ĉi foja gasto okupiĝas profesie pri la reago al nukleaj krizoj. Ŝi rakontas al ni, kion oni kalkulas al nuklea krizo kaj kion oni provas fari por prepariĝi kaj reagi bone al nukleaj krizoj kaj katastrofoj. Ni diskutas ankaŭ la tre politikan demandon ĉu indas uzi nuklean energion kaj kiel trakti ĝian rubaĵon
    Se vi estas nova aŭskultanto kaj ankoraŭ ne aŭskultis niajn aliajn epizodojn pri nuklea energio, ni rekomendas al vi unue aŭskulti ilin, ĉar ni uzas kelkajn vortojn, kiujn ni enkondukis en la antaŭaj epizodoj. Rigaru ĉe la rilataj epizodoj.
    56 min
  • KP132 Psikiatrio
    Kio estas la diferenco inter psikologio kaj psikiatrio, inter psikologo kaj psikiatro? Kiel oni difinas psikan malsanon? Kio estas la diferenco inter medikamento kaj drogo. Pri tiaj demandoj ni parolas kiun nia gasto, infanpsikiatro.
    52 min
  • KP131 Kvantuma teorio
    Kio estas la kvantuma teorio kaj kion ĝi atingis. Kiujn demandojn ĝi respondis kaj kiujn novajn ĝi starigis. Al kiu ĝi utilas. Kiel ĝi rilatas kun la teorio de relativeco. Kial ĝi estis tiel revolucia por la scienco de fizoko.
    Tiajn demandojn ni priparolas kun Jesper Jacobsen, profesoro pri teoria fiziko en Parizo.
    1 hr 18 min
  • KP130 Logiko
    Logiko estas ponto inter pluraj sciencoj, matematiko, komputa scienco, filozofio, lingvoscienco, kaj eĉ naturaj sciencoj. Ni parolas kun Marcos Cramer, logikosciencisto pri lia fako kaj kion ĝi atingis kaj kion ĝi kapablas.
    1 hr 7 min
  • KP129 Filtraj bobeloj, alternativaj faktoj kaj lingvo
    En la pasintaj jaroj ŝajne malaperis la komuna socia debato. Multaj subsocioj vivas en siaj propraj filtraj bobeloj en kiu validas siaj propraj alternativaj faktoj. Ĉu oni iel povas rekoni alternativajn faktojn kaj pseŭdonovaĵojn laŭ ĝiaj lingvaĵoj? Kiel oni krevigas sian propran filtran bobelon kaj tiujn de la aliaj? Tiajn demandojn ni priparolas kun Martin Haase, nia jam ofta gasto, dum la 34C3 la 34-a ĥaos-komnika kongreso, kiu en 2017 okazis en Leipzig, Germanio.
    1 hr 32 min
  • KP128 Trijariĝo
    Ni resumas la pasintajn tri jarojn kun 128 epizodoj kaj pripensas kion ni ankoraŭ pli bone faru. Kiel podkasti pli ofte kun gastoj? Kiel pli bone interagi kun aŭskultantoj? Ĉu la dusemajna ritmo estas bona? Kaj pliaj demandoj kaj pensoj.
    1 hr 1 min
  • KP127 Reformacio
    Por la 500jara jubileo de la reformacio ni priparolas pri kio temis la reformacio. Kiel ĝi okazis, kio estis la konsekvencoj. Kial ekzakte Martin Luther sukcesis lanĉi tian grandan reformigan proceson, kaj ĉu ni nun estas denove en reformaciema tempo?
    1 hr 4 min
  • KP126 Musa eksperimento
    Oni faris eksperimenton kio longe kreskas musa populacio en idealaj kvazaŭ paradizaj kondiĉoj. Ni rakontas pri la eksperimento, ties rezultoj kaj eblaj paraleloj al homaj socioj.
    1 hr 23 min
  • KP125 Nukleaj katastrofoj
    En la pasinta epizodo ni parolis pri la principoj de nuklea energio. En tiu ĉi ni priparolas la plej gravajn akcidentojn en la historio de nuklea teknologio. Kiel ili okazis kaj kion ili kaŭzis. Kiel oni mezuras la severon de nuklea akcidento.
    1 hr 57 min

About kern.punkto

From the publisher's feed

Podkasto de Eva kaj Johannes