kern.punkto

kern.punkto

Download on the App Store

kern.punkto episodes

  • KP124 Nuklea energio
    Traktinte radioaktivecon kaj nukleajn armilojn ni daŭrigas la serion pro nuklea teknologio. Nun ni priparolas la principojn de la paca uzo de nuklea teknologio kiel energifonton. Kio estas fuelaj stangoj? Kio estas stirstangoj? Kio estas moderigilo? Kio estas neŭtrona veneno?
    1 hr 26 min
  • KP123 Fota kompozicio
    Fotado demandas multe da teknikaj scioj pri kiel fotilo funkcias kaj kiel uzi ĝin, pri objektivoj kaj aperturoj kaj ekspoziciaj tempoj. En tiu ĉi epizodo ni parolas pri la aliaj, ne-teknikaj partoj de la arto de fotado. Ni parolas pri ora proporcio, simetrio kaj aliaj elementoj de la bilda kompozicioj. Tiujn ni klarigas per ekzemploj, kiujn Eva publikigis en sia retejo http://bilda.punkto.info. Rigardu en la la paĝo de la epizodo por trovi la ligilojn al la fotoj pri kiuj ni parolas dum la epizodo.
    1 hr 41 min
  • KP122 Linukso
    Ĉiuj iam jam aŭdis pri Linukso, multe pli ol pensas, uzas ĝin iel, ĉu en poŝtelefonoj, ĉu en aŭtoj, ĉu en ia interreta aparato. Linukso troviĝas en multaj anguloj de la ĉiutaga vivo kaj jam delonge ne plu estas ludilo por komputilemuloj.
    Ni parolas pri la historio de UNIX kaj Linux kaj klarigas, kiel Linukso ekestis kaj evoluis al kio ĝi estas nuntempe. En plia epizodo ni parolos pri la grava influo, kiun Linukso havis al la maniero de komuna programado.
    1 hr 2 min
  • KP121 Muzikaj agordoj
    La maniero agordi muzikilojn ŝanĝiĝis dum la jarcentoj. Same kiel ŝanĝiĝis la aŭskultkutimoj de la aŭskultantoj. Ni parolas montrante ekzemplojn pri la konceptoj agordi muzikilojn, la konataj agordoj kaj ties avantaĝoj kaj malavantaĝoj. Ni aŭdas la lupan kvinton kaj kiel sonas kiuj akordoj laŭ la malsamaj agordoj.
    1 hr 10 min
  • KP120 Koreio
    Ĉiu jam aŭdis pri Koreio, lando kvazaŭ inter Japanio kaj Ĉinio. Ĉiu scias, ke ĝi estas disigita lando, ĉiu regule aŭdas pri la minacoj de la norda parto. Multaj posedas kaj regule uzas industriajn produktojn de la suda parto.
    Malmultaj scias pri la historio de Koreio, pri la lingvo, pri la kulturo. La rilatoj de Koreio kun la najbaroj, la rilatoj inter la du Koreioj. Pri eblaj reunuiĝoj. Pri tiuj aferoj ni parolas kun nia nuna gasto, Bak Giwan, korea profesoro pri lingvistiko ĉe ĉina univesitato en Zaozhuang.
    1 hr 14 min
  • KP119 Profesora vivo
    Dum la Germana Esperanto Kongreso en Freiburg ni parolis kun Orlando Raola, usona profesore de kalifornio, nun faranta sabatan jaron en Eŭropo pri la profesora vivo en Usono kaj la sabata forpermeso.
    1 hr 15 min
  • KP118 Eŭropa Unio II
    Dum Germana Esperanto Kongreso ni okazigis scenejan diskutrondon kun du spertaj diplomatoj, kiuj diskutis kun ni kaj kun la publiko pri la defioj kaj mankoj de Eŭropa Unio. Ĉu Eŭropa Unio estas Federacio? Kion signifas solidareco inter Eŭropaj ŝtatoj? Kio estas Eŭropa identeco? Kiel krei Eŭropanojn?
    1 hr 42 min
  • KP117 Eŭropa Unio
    Tiu ĉi epizodo estas enkonduka epizodo al la nuna stato de Eŭropa Unio. Ni planas okazigi scenejan debaton dum la Germana Esperanto Kongreso en Freiburg semajnon poste por diskuti la eblojn pretigi Eŭropan Union por la estonteco.
    En tiu ĉi epizodo ni parolas pri la komencoj de Eŭropa Unio kaj la ĝisnunaj atingoj.
    1 hr 13 min
  • KP116 Elbrula sindromo
    Ofte oni aŭdis jam pri la elbrula sindromo, kiu koncernas homojn tro laborantajn en la moderna labormondo. Sen gasto ni laike parolas pri la fenomeno, kiu ne estas konsiderata malsano. Tamen multaj homoj je ĝi suferas kaj eĉ memmortigas sin.
    1 hr 15 min
  • KP115 Berlina muro
    Ni jam traktis la postmilitan historion de Germanio en la epizodoj pri la Berlina aerponto kaj la reunuiĝo. Mankas ankoraŭ la jaroj de la diseco de Germanio. Tion ni priparolas kun fokuso al la disigita urbo Berlino.
    1 hr 42 min

About kern.punkto

From the publisher's feed

Podkasto de Eva kaj Johannes