La konsekvencoj de homaj intervenoj en la akvoekvilobro evidentiĝas tre draste kaj imprese ĉe la Arala lago. Ĝi fakte estas maro dum du dek jaroj malaperinta. Por akvumi la kotonagrikulturon de la Arala baseno oni devojigis la du grandajn riverojn nutrantajn la Aralan lagon, Amudario kaj Sirdario. Nuntempe la kotonindustrio nutras multajn homojn dum la iamaj fiŝkaptistoj estas senlaboraj. 
Kiel juĝi tian agadon? Ĉu estas bone tiel kulturigi la mondon? Ĉu la natura valoro estas pli alta? Kaj ĉu estas ia espero por la Arala lago?