kern.punkto

kern.punkto

Download on the App Store

kern.punkto episodes

  • KP094 Snowden
    Iom pli ol tri jaroj post la malkaŝoj de Edward Snowden, avertinformanto laborinta por la Usonaj sekretaj servoj, ni resumas la aferon. Ni rakontas la historion kaj ne sukcesas jam dume deflankiĝi al diskuto pri la signifo de la malkaŝoj kaj la danĝero de tro potencaj sekretaj servoj. La debato tri jarojn post la malkaŝo ne haltu sed plivigliĝu.
    1 hr 38 min
  • KP093 Dujariĝo
    Ni memoras aŭ provas memori la komencojn de nia podkasto, la temojn, kiujn ni traktis, la mejlŝtonojn, kiujn ni atingis. Kaj ni ankaŭ parolas iomete pri niaj planoj por la pluevoluigo de kern.punkto
    1 hr 22 min
  • KP092 Arala lago
    La konsekvencoj de homaj intervenoj en la akvoekvilobro evidentiĝas tre draste kaj imprese ĉe la Arala lago. Ĝi fakte estas maro dum du dek jaroj malaperinta. Por akvumi la kotonagrikulturon de la Arala baseno oni devojigis la du grandajn riverojn nutrantajn la Aralan lagon, Amudario kaj Sirdario. Nuntempe la kotonindustrio nutras multajn homojn dum la iamaj fiŝkaptistoj estas senlaboraj.
    Kiel juĝi tian agadon? Ĉu estas bone tiel kulturigi la mondon? Ĉu la natura valoro estas pli alta? Kaj ĉu estas ia espero por la Arala lago?
    1 hr 6 min
  • KP091 Fotiloj
    Pro la pripenso aĉeti fotilon ni diskutas pri la novaj tendencoj de fotado. Ĝis antaŭ kelkaj jaroj la spegulrefleksaj fotiloj estas konsiderataj la ununuraj seriozaj. Nuntempe la senspegulaj fotiloj pli kaj pli furoras. Ni klarigas la du principojn, la avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Restas malfacila decido, kian kaj kiun fotilan – aŭ pli bone dirite – fotilsistemon el fotilo kaj objektivoj elekti.
    1 hr 16 min
  • KP090 Breksiĝo II
    Ni parolas kun Brian Moon, Brito loĝanta en Luksemburgio, kiu laboris kiel tradukisto por la Eŭropa Unio, do konas la instancojn de ĝi. Unu monaton post la balota decido oni havas ja jam pli sobran percepton de la afero. Tamen ankoraŭ estas tro malfrue por diri kio estos.
    57 min
  • KP089 Lingvolernado
    Nia hodiaŭa gasto estas mentorino pri lingvolernado. Ŝi diras ke oni sekvu kvar principojn por plej efike lerni lingvon: amuzo, kvanto, ofteco kaj sistemo. En la epizodo ni diskutas kion signifas tiuj principoj kaj kiaj aliaj rimedoj ekzistas por efike kaj daŭripove lerni lingvojn.
    1 hr 26 min
  • KP088 Afriko
    Dum UK101 en Nitra ni parolis kun du gastoj, kiuj devenas aŭ longe loĝis en Afriko. En la diskuto ni priparolas la grandajn miskomprenojn pri la stato de Afriko kaj kion malhelpas al ĝi memstare evolui. Fine niaj gastoj donas sian opinion pri kio devus okazi por ke Afriko povas emancipiĝi de la koloniismo.
    1 hr 40 min
  • KP087 La Greka krizo
    Dum IJK 2016 en Vroclavo ni parolis kun Judith Meyer pri la Greka krizo kaj aktualaj problemo de Eŭropa Unio. Judith persone korespondis kun Yanis Varoufakis, la eksa financministro de Grekio. Ni resumas kiel ekestis la Greka krizo kaj kial ĝi ne solviĝas. De tie ni provas diskuti eblojn al pli demokrata Eŭropo
    1 hr 13 min
  • KP086 Bitmono kaj blokĉenoj
    Ni parolis kun sperta uzanto de Bitmono, kiu klarigas al ni, kio estas Bitmono, kiel ĝi funkcias, kio estas kaj kiel funkcias la surbazita teknologio, la blokĉeno. Ni ankaŭ priparolas kion oni povas fari aŭ pagi per Bitmono. Ekzemple ekzistas malcentra bazaro, en kiu ĉiu povas starigi sian propran vendejon kaj akcepti pagojn per Bitmono. Fine ni tuŝas novajn evoluojn en la uzo de blokĉenoj, ekzemple Etereon kaj The DAO.
    1 hr 19 min
  • KP085-QR-kodoj
    QR-kodoj fariĝas pli kaj pli ĉiutagaj. Oni ofte vidas ilin sur reklamafiŝoj, oni uzas ilin por transdoni mesaĝojn de unu poŝtelefono al aliaj, oni uzas ilin kiel biletojn, ktp. Ni parolas pri la historio de la QR-kodoj kaj iliaj uzebloj, kiuj estas multe pli vastaj ol oni pensas per ilia ĉiutaga videbleco.
    51 min

About kern.punkto

From the publisher's feed

Podkasto de Eva kaj Johannes