kern.punkto

kern.punkto

Download on the App Store

kern.punkto episodes

  • KP114 Satelita navigado
    Jam ekde kelkaj jaroj la uzo de GPS – tio estas la plej populara esprimo – estas tute memkomprenebla ĉiutaga afero. Tamen oni malmulton scias pri la principoj de tiu infrastrukturo. Ni parolas pri kiel ĝi funkcias, kiaj tiaj sistemoj ekzistas, kaj kion kroman oni sciu pri ĝi.
    1 hr 26 min
  • KP113 Supersona aviado
    Preskaŭ dek kvin jaroj post la malfunkciiĝo de Concorde malmultaj parolas pri la ebloj de supersona aviado civila. Ni rakontas la historion de la ĝis nun plej rapida komerca vojaĝmaniero kaj pripensas kial ĝi nun ne plu ekzistas aŭ ĉu tamen indas havi ĝin.
    1 hr 37 min
  • KP112 Mi ne scias
    Post longa paŭzo en nia hejma studio ni denove ekregistras ĉi tie … kaj ne havas temon. Fakte ni havus, sed ni pensis ke denove estas tempo por fari paŝon malantaŭen kaj paroli pri la stato de la podkasto, niaj novaj agadoj kaj ideoj. Krome ni havas gravan alvokon por la aŭskultantoj por helpi plibonigi nian retejon.
    40 min
  • KP111 Internacia studado
    Studi eksterlande estas bona ebleco por junaj homoj ekkoni la mondon. Ni parolas kun juna sciencistino, kiu spertis studadon en multaj malsamaj landoj.
    1 hr 16 min
  • KP110 Elektraj bicikloj
    Elektraj bicikloj estas esperplena trafikilo por la estonteco. Hendjo, nia hodiaŭa gasto laboras por firmao, kiu ekipas kutimajn biciklojn per elektraj subtenaj sistemoj. Ni diskutas pri la specoj de elektraj bicikloj, iliaj variaĵoj kaj kiel ili funkcias.
    1 hr 6 min
  • KP109 StackExchange
    En 2016 ekestis Esperanto diskutejo en StackExchange, sukcesa interŝanĝejo por sperto kaj scio. Por ni bona kialo por rigardi de kie StackExchange venas kaj kiel ĝi funkcias. Ni parolas kun Paŭlo Ebermann, longjara uzanto de StackExchange kaj ties patra retejo StackOverflow.
    1 hr 4 min
  • KP108 Glisaviado
    Nia hodiaŭa gasto hobie flugas glisaviadilojn. Li donas al ni interesajn enrigardojn al sia ŝatokupo. De kie venas glisaviado kaj kiel ĝi funkcias? Laŭ kiaj principoj aviadiloj senmotoraj povas grimpi? Ĝis kia alteco? Multaj demandoj lasas multe da spaco por longa epizodo
    1 hr 55 min
  • KP107 Infanadoptado
    Malmulte priparolata temo en la socio estas la adopto de infanoj. Niaj hodiaŭaj gastoj, Karin kaj Tomio faris ĝin. Ili adoptis infanon. Ilia unua infano naskiĝis en Zambio kaj nuntempe loĝas kun siaj duaj gepatroj en Svedio. Kun ni ili parolas pri la decido adopti infanon, pri la kandidatiĝo por adoptado kaj pri siaj spertoj dum la adopto mem. Intertempe la adoptita knabo havas pli junan fraton neadoptitan.
    1 hr 40 min
  • KP106 Jaro 2017
    Kiel eksperimenton ni decidis inviti gastojn al nia podkasta scenejeto dum JES 2016 por priparoli kun ni iliajn planojn aŭ pripensojn pri la nova jaro 2017.
    1 hr 13 min
  • KP105 Bestokuracado
    La lasta nia epizodo de KAEST ni parolis kun spertulino pri bestokuracado. Ni komencas per la ofta miskompreno ke bestukuracado temas ĉefe pri kuracado de ĉarmaj dorlotbestoj. La realeco estas alia – ĉefe bestokuracistoj okupiĝas pri utilbestoj kiel bovoj. Ofte oni eĉ decidas mortigi malsanajn bestojn anstataŭ ol kuraci ilin, ekzemple por eviti grandan virusan epidemion. Pli interesa temo estas la malsameco de la bestaj organismoj, kiu kaŭzas grandajn defiojn al la bestomedicinistoj pri kiomgrade efikas medikamento je specifa bestospecio.
    1 hr 20 min

About kern.punkto

From the publisher's feed

Podkasto de Eva kaj Johannes