kern.punkto

kern.punkto

Download on the App Store

kern.punkto episodes

  • KP143 Insekta konduto
    Nia gasto de tiu ĉi epizodo esploras la reproduktiĝan konduton de kokcineloj. Li bredas ilin en sia laboratorio kaj observas ilin en specialaj eksperimentoj. Ni priparolas kion oni per tiaj eksperimentoj eltrovas kaj por kio tiaj scioj utilas industrie. Krome ni lernas multon pri kokcineloj.
    1 hr 10 min
  • KP142 Israelo
    Ni parolis kun Israelano Dror Gaon pri la historio kiel ekestis la nuna situacio de Israelo. Komencante antaŭ la cionismo de la 19a jarcento, preterirante du mondmilitojn ĝis la fondiĝo de la nuna ŝato Israelo en 1948. Ni priparolas kiel ekde tiam Israelo spertis tri militojn kun la najbaraj landoj. Fine ni diskutas la nunan situacion de Israelo kaj la rilaton al la najbaroj.
    1 hr 48 min
  • KP Sennumera
    Ĉar estas tiom multaj epizodoj registritaj kun gastoj, ni faras etan interan epizodon por iomete metae paroli :)
    11 min
  • KP141 Diplomatio
    Nia ĉi-epizoda gasto estis Germana ambasadoro en Rusio kaj Portugalio. Tial li povas tre kompetente rakonti al ni pri la vivo de diplomato. Kio estas la diplomata statuso. Kiel funkcias diplomatio. Kial ambasadoro ofte ŝanĝas la laborlandon.
    1 hr 22 min
  • KP140 Marŝadego
    Nia gasto de tiu ĉi epizodo alfrontis kaj fine ankaŭ venkis la defion marŝi 100 kilometrojn en malpli ol 24 horoj. Kial oni alfrontu tian defion kaj kiel oni preparas sin por io tia. Kion oni konportu al tiom longa marŝado kaj kiel oni fine atingas la celon. Kio estas la sekvaj defioj por nia gasto sukcesinta la ĝisnunajn.
    1 hr 24 min
  • KP139 Freud
    Ni parolas kun psikologino pri la fondinto de la moderna psikologio, nome Sigmund Freud. Kion li faris aŭ malkovris kaj kiel li influas la ĝisnuntempan sciencon de psikologio. Ĉu liaj malkovroj kaj konceptoj daŭre estas vaste akceptata aŭ ĉu estas intertempe kritko. Kio okazis in la psikologio post Freud.
    1 hr 22 min
  • KP138 Vidhandikapo
    Ĉiu scias, ke ekzistas blinduloj aŭ vidhandikapuloj. Foje oni provas imagi kia estas la vivo kun tia handikapo, sed malofte oni parolas kun vidhandikapo pri tio. Ni provas en nia interparolo kun du vidhandikapuloj iomete komprenigi, kia estas la vivo kun vidhandikapo, kiaj helpiloj ekzistas, kaj aliaj priaj aferoj.
    2 hr 9 min
  • KP137 Abeloj
    Dum aranĝo de la ĥaoskomputila klubo ni aŭskultis prelegon de profosoro pri abeloj. Li tiom multajn interesajn detalojn pri la vivo de abeloj rakontis, ke ni ekvolis pripaloli ilin en la podkasto. Kiel stabiligas la abeloj la temperaturon en la abelujo. Kiel ekestas nova abelaro. Kiel abeloj interkomunikas.
    Fine ni diskutas ekologiajn aspektojn rilate al la abeloj.
    1 hr 55 min
  • KP136 Mikroskopoj
    Post multaj epizodoj kun gastoj ni denove registras sengaste en nia hejma studio. Ni parolas pri mikroskopoj. Kio estas la bazaj principoj. Kiuj estas limoj de optikaj mikroskopoj. Kiel funkcias elektrona mikroskopo. Kio estas atomforta mikroskopo.
    1 hr 53 min
  • KP135 Reta merkatiko
    Foje oni aŭdas pri reta merkatiko aŭ reta merkatumado. Homoj provas vendi al oni produktojn kaj samtempe (aŭ eble ĉefe) provas konvinki onin de merkatuma principo, kiu permesas al oni have financan liberecon. Do monenspezon sen dediĉi tempo al laboro por la enspezoj. Kiel tio funkcias? Ĉu estas ia trompo? Tion ni iomete kontroverse diskutas kun reprezentanto de tiu principo.
    1 hr 9 min

About kern.punkto

From the publisher's feed

Podkasto de Eva kaj Johannes