En Francio ekzistas apud la oficiala franca lingvo multaj aliaj lingvoj parolataj de la homoj. La plejmulto de tiuj regionaj aŭ lokaj lingvoj ne havas oficialan statuson kaj ne estas uzataj en oficialaj kuntekstoj nek instruataj en lernejoj. Nia gasto estas parolanto de la okcitana lingvo kaj agadas por pli forta agnosko de la regionaj kaj lokaj lingvoj en la oficiala spaco. Kun ni li priparolas la historion kaj la nunan situacion de lingvoj kaj lingva politiko en Francio.
La fervojo estas nuntempe la plej sekura trafikilo. Kiel ĝi atingis tian altan sekurecan nivelon. Kio estas la aktualaj kaj modernaj sekurecaj sistemoj kiujn oni uzas. Ni priparolas tiajn aferojn kun nia gasto, kiu estis en sia profesia vivo fervoja inĝeniero pri sekureco.
Irano estas ofte priparolata lando en la tutmondaj novaĵoj. Ni parolas kun Iranano por ekscii pri la perspektivoj de la lando. Kiaj estas la rilatoj kun la najbaraj landoj – Kia estas la rilato de la popolo kun la registaro. Ĉu Irano estas vizitinda lando kaj ĉu eblas ĝin viziti helpe de Esperanto. Nia gasto de tiu ĉi epizodo parolas kun ni rekte el Terano.
Antarkto estas la kvina plej granda kontinento de la mondo. Krom kelkaj sciencistoj kaj ties helpantoj loĝas tio neniaj homoj. Ni parolas pri kiel aspektas la kontinento kaj kio tie okazis. Interesa estas ankaŭ la konkurso kiu unue alvenos al la suda poluso.
Jam KP076 havis la subtitolon "Unu el la plej gravaj akvovojoj de la mondo". Antaŭ tri jaroj ni okupiĝis pri la Panama kanalo kiu ligas la Atlantikan kaj la Pacifikan oceanojn. Nun ni venas al alia mondoparto kaj parolas pri la Sueza kanalo, kiu ligas la Atlantikan oceanon tra la Mediteraneo kun la Hinda oceano tra la ruĝa maro. Ni traktas la historion kaj la politikajn kaj eĉ militajn epizodojn dum la esto de la kanalo. Unu epizodo estas la kuriozaĵo de la Flava ŝiparo pri kiu verŝajne malmultaj homoj aŭdis.
Ĉiu jam vidis fulmojn. Kvankam ili povas esti sufiĉe timiga, oni ĝenerale ne tiom multe pensas pri ili. Ni parolas pri tio de kie ili venas kaj kiaj specoj ekzistas. Ĉu vere ekzistas globaj fulmoj. Kio estas koboldoj kaj elfoj.
Antaŭ kelkaj monatoj ni ricevis peton de aŭskultanto aperigi epizodon pri la federaciismo en Germanio. Kio estas federaciismo — De kie ĝi venas — Kiel funkcias federaciismo en Germanio — Ĉu la Eŭropa Unio estas federacio
Kelkaj kuras nur kelkajn kilometrojn semajne, kelkaj faras ultramaratonon. Ie en tiu spektro troviĝas niaj du gastoj kaj ankaŭ ni. Ni iomete interŝanĝas spertojn kaj ideojn pri tre inda libertempa sporto.
Dum la 35c3, la kongreso de la ĥaoskomputila klubo ni parolis kun nia ofta gasto Martin Haase pri vino. Kio ĝi estas, kio influas la guston, kiel oni faras ĝin, kiel oni stoku ĝin kaj ankaŭ kiel oni trinku ĝin.
Homoj ĝenerale interesiĝas pri siaj devenoj. Estas interesa okupo esplori la historion de siaj antaŭuloj. En la nuna tempo ni ekhavis genetikajn metodojn por kaj grandaj datumbazoj por trovi eĉ malproksimajn parencajn rilatojn inter homoj. Nia gasto pri tiaj aferoj proprainterese okupiĝas kaj kun ni parolas pri siaj spertoj kaj ekscioj.