Ni priparolas la ekeston de la ideo fondi la Ruĝan Krucon, la Konvencioj de Ĝenevo kaj la evoluo posta. Ankaŭ la aliajn simbolojn por la organizo ni diskutas.
Jam ekde pli ol 60 jaroj homoj sendas objektojn al la kosmo. Intertempe estas sufiĉe multe da trafiko sur la gravaj orbitoj. Sed kiaj estas la reguloj kaj la leĝo en la kosmo. Ĉu ĉiu rajtas fari tie ĉion ajn. Ni parolas pri la kontraktoj el kiu konsistas nun la kosma leĝo, pri la disputoj kaj pli aliaj kuriozaĵoj de kosma leĝo.
Epidemioj – subitaj malsanoj de multaj homoj ĉiam en la homa historio ekzistis. An la antikvaj kaj mezepoka tempoj oni klarigis ilin per tiel nomataj miasmoj kaj puno de dioj. En la novtempo oni pli kaj pli komprenis la mekanismojn de infektaj malsanoj kaj trovis rimedojn kontraŭbatali ilin.
En nia unua epizodo antaŭ pli ol kvin jaroj ni jam traktis tiun temon. Intertempe iomete ŝanĝiĝis kaj la ebloj kaj la danĝeroj. Ĉu pasvortoj daŭre estas laŭtempaj aŭ ĉu ekzistas aliaj pli modernaj rimedoj en la nuna tempo?
Kun kelkaj monatoj da malfruo ni festas la kvinjaran jubileon de nia podkasto. Tempo por resumi kio funkciis bone kaj kio funkciis malbone. Kion ni faros estontece.
Meze de la dana ĉefurbo Kopenhago troviĝas la libera urbo Kristianio. Ni parolas kun enloĝanto de tiu komunumo pri la historio, la stato, la kunvivado, la kulturo kaj aliaj aferoj de ĝi.
Ni parolas kun naŭjara lernanto, kiu trairas la svedan bazlernejon. Kiajn fakojn ili lernas, kiajn aliajn aferojn ili faras. Kiel funkcias la lingvolernado. Kiom da instruistoj ili havas.
La lingvoinstruado en la pasintaj jardekoj ŝanĝiĝis. Nuntempe por multaj ne plu la gramatiko kaj la formalaĵoj sed la komunikado kaj uzo de la lingvoj gravas. Ni parolas pri la graveco de lingvoj por homo kaj pri la metodoj kaj spertoj de individua lingvoinstruado kun nia gasto en tiu ĉi epizodo