kern.punkto

kern.punkto

Download on the App Store

kern.punkto episodes

  • KP202 Metrooj
    Ĉiuj grandaj urboj ne funkcius sen efika publika urba trafiko. La metroo estas unu el la gravaj konceptoj de ĝi. Ni diskutas kio estas metroo, kiel ĝi distingiĝas de aliaj trafikiloj kaj kiel kaj kial ĝi ekestis. Ni tion priparolas fokuse al la ekzemploj de Londono, Novjorko kaj Berlino
    1 hr 33 min
  • KP201 Vespertoj
    Ofte timataj ofte ŝatataj apenaŭ konataj bestoj estas vespertoj. Ili havas multajn rimarkindajn trajtojn pri kiuj indas paroli.
    1 hr 23 min
  • KP200 Sentema epizodo
    Fakte ni planis kutiman epizodon pri interesa temo, sed pro la nuna situacio ni ne povas koncentriĝi bone pristudi ĝin. Tamen ni volas elsendi ion, ĉar ni en la sekvaj semajnoj pro niaj personaj planoj ne povos. Do ni iomete parolis pri la nuna situacio kaj niaj sentoj pri ĝi.
    26 min
  • KP199 James Webb Teleskopo
    En nia kvazaŭa serio pri esplorado de la kosmo ni ci-foje parolas pri freŝe lanĉita James Webb teleskopo. Kia ĝi estas, kial oni konstruis ĝin. Kion oni esperas per ĝi ekscii.
    1 hr 29 min
  • KP198 Aerŝipoj
    Oni ofte forgesas la grandan eŭforion kion aerŝipoj en la pasinteco kaŭzis. Estis konstanta plantrafiko interkontinenta pere de aerŝipoj dum la intermilita tempo. Ni rakontas la historion de la aeraj gigantuloj kaj pripensas eblan ilian estontecon.
    1 hr 33 min
  • KP197 Klimata krizo
    La plej grava defio de la homaro – la nova IPCC raporto klare diras, ke fakte ne plu restos tempo por agi. Ni iomete pripensas la esencon de la raporto kaj pripensas la konsekvencojn.
    1 hr 43 min
  • KP196 Kalendaroj
    Kalendaroj estas strange neregulaj. Kial. Ni priparolas la diversajn sistemojn kaj principojn de kalendaroj kun kelkaj strangaj detaloj. Ekzemple kial Julio Aŭgusto havas ambaŭ 31 tagojn.
    1 hr 58 min
  • KP195 Kolorblindeco
    Pli ol 10% de ĉiuj viroj ne povas distingi ĉiujn kolorojn kiel la resto de la homoj. Kio pri la virinoj. Ni parolas pri la variantoj de la kolorvidkapaplioj, kiel funkcias la okulo kaj la kolordistingo, kaj kio funkcias ne same bone ĉe kelkaj homoj
    1 hr 36 min
  • KP194 Kosma kodo
    Kiel ni scias tiom multajn detalojn pri tiom nekredeble foraj objektoj en la universo? Kiel oni scias kio okazis tiom frue en la historio de la universo? Ni parolas pri la manieroj legi la signalojn de la kosmo kaj pri la homoj, kiuj kiel la unuaj malkovris kaj komprenis tiujn signalojn.
    1 hr 37 min
  • KP193 Hejma aŭtomatigo
    Oni ofte aŭdas pri la lerta hejmo ekzemple lertaj fridujoj. Ni ekde tri jaroj iom post iom konstruas nian propran lertan hejmojn kun utilaj aŭtomatigoj. Ni parolas pri niaj spertoj kaj niaj solvoj kaj uzoj de la lerta hejmo
    1 hr 26 min

About kern.punkto

From the publisher's feed

Podkasto de Eva kaj Johannes