
Sign up to save your podcasts
Or


Ni parolas kun du hobiaj ŝakludantoj pri unu el la plej konataj tabulaj ludoj. Ĝi ne estas nur ludoj kiun oni ludas hejme kun amikoj aŭ familianoj. Ĝi ankaŭ estas ŝatokupo por multaj, por kelkaj eĉ altnivela sporto. En tiu ĉi epizodo ni fokusas pri ĝeneralaj demandoj pri ŝako kaj la sporto.
produktadon de CO₂. Alia ankaŭ grava metodo estas la t.n. karbonkaptado. Tio signifas, ke oni prenas jam ekzistantan CO₂ gason en la aero aŭ de eskapgaso kaj stokas ĝin iel. Tio estas speciale interesa por industrio kiuj eligas multe da CO₂ kaj ne havas konatan alternativon. Unu el tiuj industrioj estas la cementproduktado. Nia gasto ĉi-epizoda profesie okupiĝas pri la karbonkaptado en la cementindustrio.
Nia gasto ĉi epizoda raportas pri sia plurjardeka profesia vivo kiel ĵurnalisto por germana publika radio. Li ne nur laboris en Germanio mem, sed ankaŭ kiel korespondanto en aliaj landoj. Lia longa sperto donas multajn interesajn historiojn por rakonti kaj detalojn pri la profesio por klarigi.
La Eŭska lingvo estas tre speciala lingvo parolata en nord-orienta Hispanio kaj sud-okcidenta Francio. Oni foje aŭdas, ke ĝi estas la “lasta” Eŭropa lingvo, ĉar ĝi ne estas parenca al ajna alia Eŭropa lingvo, kiuj ĉiuj estis enkondukitaj de pli orientaj mondopartoj. Ni diskutas pri spertulo pro la Eŭska lingvo pri la historio de la lingvo ĝiaj specialaĵoj kaj la nuna situacio de la lingva regiono.
En la medicina scienco oni esploras la funkciadon de la cerbo por kompreni cerbajn malsanojn kiel ekzemple epilepsio. Per precize celata stimulado de la cerbo oni povas mildigi la simptomojn de la malsano. Nia gasto estas spertulino en tiu kampo. Ni lernas de ŝi, kiel tiuj metodoj principe funkcias.
Ekde la komenco de la homaro oni klopodis kompreni kion oni vidas en la ĉielo. Observante la ĉielan spektaklon oni pli kaj pli komprenis, kia speca estas la tero kaj kie ĝi troviĝas en la mondo. De la plata tero al la sfera, de la tercentra universo al la suncentra al la sencentra. Kun nia gasto ni desegnas la historion de la praepoko ĝis nun.
Spertaj Esperantistoj eble en Esperanto renkontiĝoj jam vidis alveni la BEMIanojn veturinte longajn distancojn perbicikle. Ankaŭ al la ĉi-jara IJK alvenis grupo de biciklantoj de eksterlande. Ni parolas kun du el ili pri iliaj longjaraj spertoj kiel organizi kaj travivi longdistancajn biciklajn vojaĝojn.
Stelaj konstelacioj ekde jarmiloj fascinas la homaron. La diversaj kulturoj diverse interpretis kion ili vidas en la nokta ĉielo.
vkp: Zodiako
vkp: Meteorfluo
vkp: Perseidoj
Por homoj kiuj vane atendas proprajn infanojn estas ne nur la eblo adopti infanojn – pri tio ni jam faris epizodon. Estas ankaŭ la eblo akcepti zorginfanojn. Tio signifas, ke la aŭtoritatoj transdonas al iu la respondecon zorgi pri infano, kiu aliloke ne havas taŭgan hejmon. Nia ĉi-epizoda gasto kune kun sia edzo tion faras ekde ĉirkaŭ dek jaroj kaj intertempe havas du zorginfanojn. En la epizodo ni lernas kiel oni fariĝas zorgogepatroj kaj kiaj estas la vivo kaj la defioj de tiu agado.
From the publisher's feed