La Bona Renkontiĝo

La Bona Renkontiĝo

By Stela Besenyei-MergerEducation
Download on the App Store

La Bona Renkontiĝo episodes

  • La 5 plej grandaj eraroj de organizado

    En tiu ĉi speciala epizodo mi pridiskutas kiuj estas la kvin plej grandaj eraroj dum la organizado de junularaj eventoj kaj laŭ eble kiel plej bone eviti ilin.

    Ĉu vi konsentas pri la elekto? Ĉu vi pensas, ke grava eraro mankas? Ĉu vi ŝanĝus la sinsekvon en la listo?

    Via opinio gravas! Skribu al ni en twitter aŭ facebook, uzante #LaBoRen.

    19 min
  • Kiel verdigi vian renkontiĝon?

    En tiu fina epizodo de la dua serio vi povos aŭdi ideojn pri kiel pensi pri la naturo, kaj protektado de la medio dum via renkontiĝo.

    Kiel atenti pri tio, ke via renkontiĝo kiel eble plej malmulte da rubaĵo produktu? Oni povas fari (pli) ekologian trinkejon kaj gufujon! Kaj kion vi povas fari rilate al viaj programeroj?

    Kiel vi povas inspiri viajn partoprenantojn por helpi malpliigi la rubaĵon aŭ almenaŭ iom pli ekologie vojaĝi?

    Ankaŭ en tiu epizodo venas multe da konsiloj, pripensidaĵoj kaj demandoj por rekonsideri vian organizstilon.

    27 min
  • Kiel vi ĝuos vian propran renkontiĝon?

    Ripozado dum via renkontiĝo fakte signifas bonan planadon de la laboro antaŭ via evento komenciĝas.

    Kiam vi planas vian laboron, ankaŭ tion planu kiam vi ripozos. Kiel vi dividos la taskojn, ke la organizantoj povu ĝui la renkontiĝon ankaŭ.

    Tiun taskon vi povos bone fari, se vi jam estas iom pli sperta organizanto, tamen mi konsilos pri kiel pensi pri tiu ĉi defio. Kiel provi certiĝi pri tio, ke ankaŭ viaj organizantoj povas partopreni, kunfesti kaj ripozi dum la renkontiĝo - ne nur labori, problemsolvi kaj kuri de unu loko al la alia?

    Konsiloj de germanaj organizantoj kaj hungaraj spertoj montros al vi diversajn eblecojn por via teamo. Kial ne provi almenaŭ unu-du el ili?

    28 min
  • Denaskuloj inter si – intervjuo kun Gunnar R. Fischer

    Gunnar R. Fischer, pli bone estas konata kiel Dĵ Kunar en la Esperanto-movado. Estas honoro, ke li iĝis la unua persono kiun por tiu ĉi podkasto Stela intervjuas.

    Gunnar estas denaskulo el Germanio kaj eksa-prezidanto de la Germana Esperanto-Junularo. Li estis organizanto de la legenda Internacia Seminario, kiu estis la novjara unusemajna renkontiĝo de GEJ. La amikeco de Gunnar kaj Stela estas jam preskaŭ 20-jara.

    El tiu ĉi babilado vi ekscios pli pri kion signifas esti denaskulo, ni pridiskutas Esperanto-muzikon, diskotekon, la diferencojn inter junularaj Esperanto-renkontiĝoj antaŭ 20 jaroj kaj nun.

    Vi ricevos ankaŭ multe multe da elstaraj konsiloj por via organizado!

    Por detaloj pri la menciitaj temoj, homoj, muzikpecoj kaj aliaj movadaj rimarkoj vidu la blogon de Stela:

    https://stelachiamnurkritikas.wordpress.com/2018/02/19/denaskuloj-inter-si-intervjuo-kun-gunnar-r-fischer/

    53 min
  • Ŝildoj, mapoj kaj surloka informado

    Viaj partoprenantoj jam alvenis kaj akceptiĝis, sed nun bezonas informojn por komenci ekĝui la renkontiĝon. Kio, kie estas? Kie trovi la etoson?

    Krom la tre praktikaj konsiloj mi komencos la epizodon per la klarigado kiom da energio vi povas ŝpari por viaj organizantoj per respondado de demandoj antaŭ ili aperas!

    Speciala atento estos en la epizodo pri tio, kial tiu tasko rilate al ŝildoj kaj informado estas unu el la plej bonaj metodoj por envolvi la novulojn de via organiza teamo!

    24 min
  • Bonvenon! La akceptado de la partoprenantoj

    Kion vi bezonas en via organizantejo? Kiel fari bonan akceptejon de via renkontiĝo?

    Kiel elekti la lokon por ili?

    Same kiel pri multaj aliaj aferoj la serĉado kaj elektado de ejo por via renkontiĝo ankaŭ dependas de tio, ĉu vi havos lokon por instali bonan organizantejon.

    Se vi havas oportunan lokon por ĝi tio trankviligas kaj nekredeble multe helpas glatan organizadon de via aranĝo.

    En la epizodo vi ricevas liston de aferoj kiujn vi kutime bezonas dum renkontiĝo kaj donas konsilojn kiel plej rapidigi la akceptadon de viaj partoprenantoj.

    26 min
  • Parolu pli laŭte! Sonsistemoj kaj koncertoj

    Kiel organizi koncertojn por via renkontiĝo? Kiom da homoj povas maksimume ĝui akustikan koncerton? Kio estas fakte akustika koncerto? Kiujn erarojn ne faru dum la antaŭpreparado de la vespera programo?

    Kiel ne kriu al viaj partoprenantoj? Bone, tiu ĉi demando ja estas facile. Neniu ŝatas se oni krias al ili. Sed ĉu vi fakte scias kion enhavas baza sonsistemo kaj kiel funkciigi ĝin por sukcesi eviti la kriadon?

    En tiu ĉi longeta epizodo mi petis la helpon de Melono, kiu estas tre sperta sonteknikisto de pluraj junularaj renkontiĝoj, ke li konsilu pri la sonorigado por helpi amatorajn kaj naivajn organizantojn kiel mi.

    Post tiu ĉi epizodo vi havos tre bonan ideon kiel certiĝi, ke via(j) koncerto(j) bonorde okazu. Mi detale pridiskutas pri kio atenti kaj kiel laŭeble plej bone eviti erarojn de tiu parto de la programo. Ĝi ja garantiite estos unu el la plej multkostaj partoj de via budĝeto. Kaj ni ne forgesu pri la nokto? Ĉu vi volas karaokeon aŭ diskejon ankaŭ? Do, aŭskultu tuj!

    Ek al la dancado!

    35 min
  • Varbu por via renkontiĝo!

    Kiel varbi por via renkontiĝo?

    Ne estas sekreto, ke Esperantio ankoraŭ ne estas grandega, do persona varbado estas la plej bona metodo por inviti homojn al via renkontiĝo.

    Mi rakontas iomete pri tio, kiel oni varbis antaŭ la interreto ekzistis, kaj nun kun la apero de sociaj retejoj uzu la eblecojn, kiuj sinprezentas. La sekreto estas, ke vi daŭre devas varbi, ne nur unu aŭ du foje.
    Kio okazas, se vi ne povas mem fari tion? Do petu aliajn homojn por helpi! Amikojn, kaj instruistojn de la lingvo por varbi inter komencantoj-novuloj.

    20 min
  • JES 2017/2018 - la plendoj!

    JES 2017-2018 okazis en Szczecin, Pollando, kaj ĝi estis bona! Sed tamen, la organizantoj faris kelkajn sufiĉe grandajn erarojn. En tiu ĉi epizodo sincere kaj direkte dispecigos tiujn fuŝojn. Proponos kelkajn aferojn kion fari aŭ ne fari la sekvan fojon.

    Kiu plendo mankas? Ĉu estis io kio al vi ne plaĉis, sed mi ne menciis?

    33 min
  • JES 2017/2018 - la laŭdoj!

    JES 2017-2018 okazis en Szczecin, Pollando, kaj ĝi estis tre bonetosa! Venu unue la laŭdoj de la renkontiĝo, kion faris bone la organizantoj? Kion indas kopii de ili?

    Ĉu estas laŭdo, bonaĵo kiu mankas? Kio plaĉis al vi dum la JES?

    21 min

About La Bona Renkontiĝo

From the publisher's feed

Lernu organizi Esperanto-renkontiĝojn aŭskultante podkastojn!