La Bona Renkontiĝo

La Bona Renkontiĝo

By Stela Besenyei-MergerEducation
Download on the App Store

La Bona Renkontiĝo episodes

  • Havu informplenan retpaĝon!

    Multe da renkontiĝoj havas retpaĝon, sed ĉu bonan? Kiajn informojn vi aperigu, kio gravas?

    Kio estas la plej granda miskompreno rilate al retpaĝoj? Kiuj estas tiuj du tute malsamaj taskoj kiuj ligiĝas al ĝi?

    Konsiloj pri diversaj partoj de la retejo, listo de kiajn informojn viaj partoprenontoj bezonas.

    La nova babilejo en telegramo troviĝas ĉi tie: https://t.me/joinchat/EbOV0RI2aECQRfxcaOokmA

    23 min
  • Kiel GLAT-igi, alirebligi vian renkontiĝon?

    Kiel certiĝi, ke viaj partoprenantoj bone fartos dum via renkontiĝo? Venu epizodo numero 2 pri viaj partoprenantoj!

    La graveco de bona informado, konduto-reguloj, kaj multe pli... Komprenu, ke vi devas atenti pri tio kio igas viajn partoprenantojn farti (mal)bone dum via renkontiĝo. Multe da malagrablajn okazaĵojn vi povas eviti, se vi bone informas la homojn. Temu pri kostoj, ejo, manĝaĵoj, necesejoj aŭ programeroj.

    Legu la ideojn de Egalecen pri tiu ĉi temo: https://egalecen.org/2016/11/26/kvin-metodoj-por-certigi-ke-via-renkontigo-estu-alirebla-kaj-mojosa/

    Rimedoj de Egalecen: https://egalecen.org/rimedoj/
    Podkasto-epizodo pri alirebleco de Egalecen: https://egalecen.org/2017/10/16/egalecen-podkasto-02-alirebleco/

    34 min
  • Kiajn dokumentojn vi bezonas?

    Mi ŝparos por vi multe da tempo per tiu ĉi epizodo! Vi aŭdos kiel elekti dokumentujon kiu pleje kongruas kun via stilo de organizado. Kiajn bazajn dokumentojn vi bezonas por la organizado?

    La ekzemplo kiun mi uzas estas mia metodo por trovi la ĝustan ejon de renkontiĝo. Mi montros kial gravas klara kolektado de informoj por la teamo. Vi komprenos kial kaj kiel pli faciligos la organizadon bona sistemigo de la dokumentoj. Teda temo? Eble. Kerna parto de organizado? Jes!

    31 min
  • Kiel bone kunsidi?

    La dua serio revenas per epizodo pri kiel bone, do fakte efike kunsidi.

    Ĉu vi sciis, ke por bona kunsido vi ne bezonas ĉiujn el via teamo?

    Kaj tion, ke la antaŭpreparo same gravas kiel la kunsido mem?

    Decidu kiel vi komunikos en via teamo, kaj poste havu klaran planon por kiam, pri kio kaj kun kiu kunsidi. Vi ĉesos havi senfinajn-longegajn-tedegajn kunsidojn post la aŭskultado de tiu ĉi epizodo, ĉar vi facile povos kompreni kion ŝanĝi por havi la rezultojn, kiujn vi bezonas.

    Ni ĝojas reveni en vian vivon, kaj daŭrigi la podkastojn!

    39 min
  • Bazaj demandoj por plani renkontiĝon - resumo

    Ni alvenis al la lasta epizodo de la unua serio de #LaBoRen! En tiu ĉi duonhoro mi uzos la tempon por kunigi la sciindaĵojn de la naŭ epizodoj en la formo de demandoj. Mi resumos tre rapide pri kio mi parolis ĝin nun, kiajn konsiderindaĵojn vi havu antaŭ komenci organizi por doni plenan bildon pri planado de ajna renkontiĝo.

    Mi listos al vi la demandojn kiujn vi pripensu paŝo post paŝo por la konstruado de via renkontiĝo. Nun vi jam ekhavas bonan bazon por komenci la laboron. Mi esperas, ke je la fino de tiu ĉi epizodo vi havos klaran ideon kial vi organizas, kaj kion vi volas fari. Ek al la laboro!

    29 min
  • Kion enhavas la kotizo?

    Kiam vi organizas renkontiĝon vi kutime kalkulas kotizon por pagigi per viaj partoprenantoj.

    Kion ĝi enhavas? Kio ĝi estas, kion ĝi ne enhavas?

    Tiun komplikan demandon kun siaj kelkfoje malfacilaj reguloj provas mi iom pli simpligi por vi. Kiel ĉiam, gravas kion vi volas organizi kiajn programerojn vi elektas, kaj efektive kiom ili kostas. Ĉio estas demando de planado.

    34 min
  • Kiuj partoprenos vian renkontiĝon?

    Kiel organizantoj kiel ni povas pensi pri niaj partoprenantoj? Kiaj kategorioj estas? Ĉu partoprenanto ne estas "simple" partoprenanto?

    En tiu ĉi epizodo mi rakontos al vi kiel mi pensas pri la partoprenantoj, kiel tio helpas min pripensi la programerojn, kiel influas tio la organizadon. Havado de klara bildo pri kiujn vi volas inviti helpos vin decidi kion skribi sur vian retpaĝon, kiel inviti kaj kian etoson celi.

    Do fakte, kiuj partoprenos vian renkontiĝon?

    24 min
  • Kion vi demandu en la aliĝilo?

    Vi havas renkontiĝon, vi volas, ke homoj partoprenu. Sed por ke ili povu informi vin, ke ili fakte volas partopreni, ili devos plenigi aliĝilon por vi.

    Kio estu en la aliĝilo? Kio gravas? Kial gravas aliĝilo? Kiujn datumojn vi bezonos, kiujn ne? Kion konsideri? Kiel aliĝilo helpas vian organizadon? Vi ricevos respondon al multe da demandoj en tiu epizodo pri aliĝiloj.

    24 min
  • Kial gravas viziti la ejon?

    Vizitado de la ejo signifas multe pli ol vi pensas. Kompreneble, vi povas havi bonan ideon pri la ejo de via futura renkontiĝo tra la retejo, vidante kelkajn fotojn kaj priskribon pri la ĉambroj, komunaj ejoj.

    Tamen estas tute alia afero fakte esti surloke kaj persone povi sperti la etoson.

    Ne nur pro tio gravas viziti. Havi personan kontakton kun la estroj de la junulargastejo aŭ kampadejo pli rapidigas la organizadon, ricevi respondojn surloke al mil demandoj ŝparas al via teamo multe da tempo kaj energio, aldona komunikado.

    Scii kiom fakte daŭras atingi la ejon, aŭ kiom longa estas vere la distanco inter ejoj donos al vi multe pli bonan ideon kiel plani vian programon. Aldone, vizitado de la urbo, ĉirkaŭaĵo donas al vi la eblecon havi pliajn ideojn por programeroj, ekskursoj. Uzu la eblecon renkonti la lokajn Esperantistojn, viziti la turistoficejon kaj eventuale ankaŭ la urbestron aŭ lokajn oficistojn.

    33 min
  • Pri la manĝado

    Eble vi ankoraŭ neniam pensis pri tio, ke manĝado estas programero. Grava parto de la organizado, ofte temo por la plej multe da plendoj dum via renkontiĝo. Ĝi prenas sufiĉe multe da tempo kaj samtempe donas la kadron al via taga programo.

    Dum junularaj renkontiĝoj oni ĉiam organizas tion por la partoprenantoj, kutime oni ofertas tri fojan manĝadon dum la tago. Mi donas al vi ideojn pri kio atenti, se ne vi planas la menuon. Ankaŭ pri tio mi konsilas, kiam vi mem devas aranĝi la tuton dum via evento. Vi vere povas multon pripensi kaj fari por havi la plendojn je la minimuma nivelo fine de via renkontiĝo.

    31 min

About La Bona Renkontiĝo

From the publisher's feed

Lernu organizi Esperanto-renkontiĝojn aŭskultante podkastojn!