
Sign up to save your podcasts
Or


Kie okazas via renkontiĝo estas unu el la kernaj demandoj de organizado. Depende de tio kian renkontiĝon vi volas fari, vi elektas la ejon. Tio estas la ora regulo: vi devas bone pripensi kion vi ne volos negoci rilate al viaj bezonoj por realigi la renkontiĝon, kiun vi volas.
Junularaj renkontiĝoj kutime havas programon, manĝadon kaj dormadon samloke. La organizantoj zorgas pri ĉiu tri parto de la evento, tio estas baza afero kutime. Se vi ne faras tion, vi bezonas informi viajn partoprenontojn pri tio. Mi donas konsilojn pri kio atenti, kiel pripensi kiel elekti lokon.
Unu el la plej interesaj misteroj de la Esperanto-movado laŭ mi estas pensi ke oni povas havi renkontiĝon sen ĉeforganizanto. En tiu ĉi epizodo mi provas konvinki vin ke ne komencu serioze organizi renkontiĝon sen decidi, kiu estos la ĉeforganizanto de via evento.
Mi klarigas kial oni bezonas iun, kiu kunordigas la eventon. Kaj kio okazas, se vi ne havas tiun personon, kiuj problemoj aperos iam sendube? Kiel elekti la personon por la laboro?
En la dua parto de la podkasto (komence de la 17a minuto) mi klarigos kiajn taskojn havas ĉeforganizanto. Kion oni devas fari, kaj kion ne? Kial oni kutime ne volas esti ĉeforganizantoj?
Fine mi konsilas al la teammembroj kiel vi povas plej bone helpi la estron de via teamo por ke vi havu bonan renkontiĝon.
Mi traktas la plej gravan demandon rilate al la organizado. Kial vi volas organizi? Kiuj estas viaj motivoj?
Mi komencas la podkaston per komparado de plenkreskaj kaj junularaj renkontiĝoj, ke laŭ mia sperto kiel ili malsimilas. Se vi ankoraŭ ne partoprenis junularan Esperanto-renkontiĝon kiel ili aspektas nuntempe. Fine, ĉu vi emas organizi, sed ne scias kion kaj kiom longe?
Kio estas La Bona Renkontiĝo projekto? Kaj kiu estas mi, Stela?
En la enkonduka epizodo de la serio mi prezentas min, iomete rakontas pri miaj spertoj en la movado kaj pri la celoj de la projekto.
Fine mi instigas vin pripensi kiajn spertojn vi havas kaj espere inspiri vin transdoni ilin al la sekva generacio.
From the publisher's feed